Ŝtatgvidantoj de Ĉinio kaj Mongolio sendis mesaĝon al unu la alia

(GMT+08:00) 2020-07-04 18:39:33     Redaktoro:Xiao
Vendrede, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sendis mesaĝon al Ukhnaagiin Khürelsükh, prezidanto de la Popola Partio de Mongolio, kaj mongola ĉefministro.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas intimaj bonnajbaroj. Post okazo de la epidemio de COVID-19, Ĉinio kaj Mongolio faris striktan kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidemio. Tio montris profundan amikecon de la du landoj, kiuj helpas unu la alian kaj kune venkas malfacilojn. S-ro prezidanto alte taksis la kontribuon de Ĉinio por la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Mongolio kaj kune konstrui komunumon de homara higieno kaj sano.

Khürelsükh diris en la mesaĝo al Xi antaŭ nelonge, ke sub senĉesa klopodo de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio sukcese batalis kontraŭ la kronvirusa malsano. Tio ne nur protektis sanon kaj sekurecon de enlandaj popolanoj, sed ankaŭ grande kontribuis al sano de tutmonda homaro. Li esprimis elkoran admiron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin