Ĉinio firme oponas Xinjiang-rilatajn akuzojn de Pompeo

(GMT+08:00) 2020-07-04 18:47:50     Redaktoro:Xiao

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke Ĉinio estas forte malkontenta kun kaj esprimas firman oponon kontraŭ senbazaj akuzoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri ĉinaj politikoj rilataj al Xinjiang.

Proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke la rimarkoj de Pompeo, deklarantaj, ke la ĉina registaro uzis devigitan laborforton en regionoj inkluzive de Xinjiang, estis tute elpensitaj.

Zhao diris, ke la rajtoj kaj interesoj de laborantoj el minoritataj etnogrupoj en Xinjiang estas protektataj de leĝo. Li aldonis, ke iliaj kutimoj, religiaj kredoj kaj parolaj kaj skribaj lingvoj estas ĉiuj protektataj de leĝo.

Iuj homoj en Usono pretendas, ke ili prizorgas minoritatajn etnogrupojn en Xinjiang, sed samtempe ili prenas ĉiajn rimedojn por subpremi entreprenojn el Xinjiang. Zhao diris, ke tia senkohereco eksponas iliajn hipokritecon kaj malican intencon reteni disvolvadon de Xinjiang kaj semi malpacon inter diversaj etnogrupoj en Ĉinio.

"Ni urĝas la usonan flankon respekti faktojn, haltigi politikan manipuladon, haltigi erarajn vortojn kaj agojn damaĝantajn aliajn kaj sin mem, kaj haltigi uzi Xinjiang kiel pretekston por malhelpi normalajn kunlaborojn inter ĉinaj kaj usonaj kompanioj," li diris.

Zhao aldonis, ke Ĉinio estas rezoluta en protektado de suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj. Tiuj homoj, kiuj intencas damaĝi la stabilecon kaj prosperon de Xinjiang, neniam sukcesos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin