Ĉinio kaj Ganao emfazas konstrui ĉina-afrikan komunumon de komuna estonteco

(GMT+08:00) 2020-07-05 18:18:50     Redaktoro:Xiao

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ganaa prezidento Nana Addo Dankwa Akufo-Addo interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 60-a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke de la lastaj jaroj la duflankaj kunlaboroj havas bonan tendencon de plenampleksa disvolvado, alportante efektivajn profitojn al la duflankaj popoloj, precipe la kunlaboroj dum la pandemio montras verajn amikecon kaj fratecon inter Ĉinio kaj Afriko.

Xi diris, "Mi donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ganao kaj Ĉinio volonte klopodos por kontribui al la konstruado de ĉina-afrika komunumo de komuna estonteco, prenante la 60-an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel oportunon."

La ĉina prezidanto ankaŭ emfazis la gravecon profundigi kunlaborojn en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj en la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaborado.

Akufo-Addo esprimis, ke en la pasintaj 60 jaroj la du flankoj akiris grandajn atingojn kaj Ganao volonte laboros kun Ĉinio por plu firmigi la dulandan tradician amikecon kaj profundigi strategian kunlaboradon.

La ganaa prezidento laŭdis la grandan gvidadon de Xi en la batalo kontraŭ la kronviruso, dankis Ĉinion pro ĝiaj subtenado kaj helpado dum la pandemio kaj diris, ke la faroj de Ĉinio gajnis aplaŭdadon de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin