Ĉinio dankas Jordanion kaj Saud-Arabion pro ilia subtenado

(GMT+08:00) 2020-07-05 18:24:44     Redaktoro:Xiao

Ĉinio aprecas la firman subtenadon de Jordanio kaj Saud-Arabio al demandoj koncernaj la kernajn interesojn de Ĉinio, precipe al la principa starpunkto kaj leĝaj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio rilate Tajvanon, Honkongon, Xinjiang kaj aliajn internajn aferojn.

Tion esprimis ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en telefonaj konversacioj respektive kun jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi kaj saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Faisal bin Farhan Al Saud sabate.

Wang diris, ke Ĉinio alte ŝatas la subtenadon de Saud-Arabio al laŭleĝa pozicio de Ĉinio pri demandoj rilataj al Honkongo kaj Xinjiang. Li aldonis, ke kelkaj homoj en la mondo ĉiam ŝajnigas sin instruistoj, ordonante aliajn landojn fari tion kaj ĉi tion. Ili senskrupule intervenes en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de homaj rajtoj. Ili fakte intencas kaosigi Honkongon kaj Xinjiang kaj malhelpi disvolvadon de Ĉinio.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ankaŭ emfazis kunlaborojn post la pandemio. Wang diris, ke Ĉinio kaj Jordanio havos plimultan kunlaboradon en diversaj kampoj post la pandemio kaj Ĉinio laboros kun la araba lando por sendi pozitivan signalon de batalo kontraŭ la kronviruso kun solidareco sub necerteco de la internacia situacio.

Wang diris, ke li kune kun Safadi prezidos la naŭan ministronivelan kunvenon de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj.

Wang ankaŭ rememoris la konsentojn atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping respektive kun reĝo Abdullah II de Jordanio kaj reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud de Saud-Arabio.

Safadi esprimis sian dankon al Ĉinio pro ĝia livero de kontraŭ-epidemia helpo kaj diris, ke la jordania flanko subskribos kunlaborajn dokumentojn pri la Zono kaj Vojo kun la ĉina flanko kiel eble plej frue por bonvenigi efektivajn rezultojn en komerco, investo, scienctekniko, turismo kaj aliaj kampoj.

Faisal diris, ke Saud-Arabio donas grandan gravecon al sia plenampleksa strategia partnereco kun Ĉinio kaj estas preta preni la 30-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel oportunon por profundigi kunlaboradon en diversaj kampoj kaj levi duflankajn rilatojn, kaj ankaŭ ĉina-arabajn rilatojn, al nova nivelo.

Li aldonis, ke Saud-Arabio volontas kunlabori kun Ĉinio en la kadro de la Grupo 20 por antaŭenigi novan progreson en la tutmonda kunlaboro kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin