Novaĵoj (Julio 06)

(GMT+08:00) 2020-07-06 17:20:58     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 6a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉefadministranto kaj ĉefaj oficialuloj de HSAR promesis preni sur sin respondecon pri protekto de nacia sekureco en Honkongo; Ĉinio sendis humanitaran helpon al Kazaĥio por batalo kontraŭ epidemio. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo.Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefadministranto kaj ĉefaj registaraj oficialuloj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe promesis plenan subtenon al efektivigo de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR, kaj diris, ke la nova leĝo estas historia paŝo por plibonigo de la leĝa sistemo de Honkongo kaj la principo "unu lando, du sistemoj".

Ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam kaj 16 ĉefaj oficialuloj de la registaro de la HSAR publikigis artikolojn sur la ĉefpaĝo de loka ĵurnalo Wen Wei Po, promesante fari ĉion eblan por subteni la efektivigon de la leĝo kaj esprimante esperon, ke la publiko havos pli da fido pri la estonteco de Honkongo post plena kompreno de la leĝo.

Lam diris en sia artikolo, ke estas glora misio kaj granda respondeco por ŝi konduki la Komitaton pri Protekto de Nacia Sekureco de la HSAR kaj la registaron de la HSAR preni sur sin la taskon pri protekto de nacia sekureco en ĉi tiu historia momento. Ŝi skribis, ke la registaro de la HSAR faros plejeblon por plenumi siajn devon kaj respondecon kaj kunlabori kun la nacisekureca konsilanto nomumita de la centra registaro kaj la Oficejo pri protekto de Nacia Sekureco de la Centra Popola Registaro en la HSAR por establi kaj plibonigi la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR pri protekto de nacia sekureco, kaj certigi stabilan kaj daŭran disvolviĝon de "unu lando, du sistemoj" kaj la longtempan stabilecon de Honkongo.

Administra ĉefsekretario de la registaro de la HSAR Matthew Cheung diris en sia artikolo, ke la promulgo kaj efektivigo de la leĝo pri nacia sekureco certe haltigos la tumulton de la pasinta jaro kaj revenigos Honkongon al la normala vojo.

Ĉina ambasadoro al Francio Lu Shaye diris, ke li esperas, ke ĉina-francaj rilatoj kondukos la rilatojn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) al pli granda disvolviĝo kaj faros pli grandan kontribuon por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo en la postpandemia epoko.

Lu faris la rimarkojn dum sia parolado en la 20a ekonomikista jarkunveno Aix-en-Seine 2020. Li diris, ke Ĉinio ne volas konfrontiĝi kun Usono nek esperas, ke la EU elekti flankon inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU utilas al la mondo. Francio kiel unu el gravaj kaj grandaj okcidentaj landoj kaj ŝlosila membro de la EU kaj ampleksa strategia partnero de Ĉinio devas ludi gravan rolon en rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Post la parolado, Lu ankaŭ respondis demandojn de prezidisto pri renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU per videoligo, ebleco de Ĉinio al serĉado de ekonomia kaj politika hegemonio, kaj leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo.

Nova aro da humanitara helpo sendita de la ĉina registaro atingis la Almatan Internacian Flughavenon sabate vespere por helpi al Kazaĥio batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Laŭ la kazaĥa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la medicina helpo inkluzivas 50 000 provilojn, 600 000 medicinajn maskojn, 70 000 parojn da protektaj okulvitroj, 150 000 parojn da medicinaj gantoj, 30 000 protektajn robojn kaj 1 000 termometrojn. La provizaĵoj estos transdonitaj prioritate al medicinaj institucioj.

Kazaĥio registris 1 452 novajn kronvirusajn kazojn dum la pasinta tago, pliigante la totalan nombron de konfirmitaj kazoj ĝis 47 171. La centr-azia lando nuligis la krizostaton en la 11a de majo kaj rekomencis du-semajnajn kvarantenajn rimedojn dimanĉe por bridi la epidemion.

Unu kronvirusa kazo de loka propagiĝo estis raportita en Pekino dimanĉe, markante la okan sinsekvan tagon, ke la urbo registris unu-ciferan kreskon de kazoj. La totala nombro de konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 335 ekde la 11a de junio, kiam estis trovita la unua kazo en la bazaro Xinfadi. La dimanĉa nova kazo estis registrita en la distrikto Fengtai.

La municipa komisiono pri sano de Pekino diris, ke de la 11a de junio ĝis la 5a de julio, la urbo raportis 335 konfirmitajn kazojn de loka propagiĝo, 324 el kiuj ankoraŭ estis en hospitaloj. Estas 30 sensimptomaj kazoj sub medicina observado.

Pluraj ĉinaj regionoj dimanĉe plialtigis la nivelojn de respondo al inundoj, ĉar pluvegoj daŭras kaj akvonivelo en lokaj riveroj kaj lagoj senĉese altiĝas.

Dimanĉe la provinca meteologia servo de Anhui levis la respondon al pluvŝtormo ĝis la dua nivelo de la tria nivelo. La meteologia servo prognozis, ke montotorentoj havas pli grandan eblecon de grava detruo en la urboj Huangshan, Chizhou, Tongling kaj Anqing en la provinco. Ĝi urĝis aŭtoritatojn de tiuj urboj ĝustatempe publikigi antaŭavertajn informojn kaj evakui loĝantojn anticipe por eviti damaĝon de inundoj.

En la ĉina centra provinvo Hubei, la provincaj aŭtoritatoj pri regado de inundoj dimanĉe altigis la respondan nivelon kontraŭ inundoj de la kvara ĝis la tria, ĉar pluvegoj daŭras kaj akvonivelo en riveroj kaj lagoj senĉese altiĝas.

Hubei estis trafita de sesfojaj pluvegoj de la pluvsezono ekde la 8a de junio, kaj la averaĝa kvanto de precipitaĵo en la provinco atingis 387,3 milimetrojn. Akvoniveloj en pluraj hidroelektraj centraloj laŭ Jangzio superas la avertajn nivelojn aŭ estas proksimaj al ili. Dume, la akvonivelo en unu el la kvin plej grandaj lagoj en Hubei superas la avertan nivelon.

Ĉina teknologia firmao Huawei diris dimanĉe, ke ĝi restas "malferma pri diskuto" kun la brita registaro kaj laboras strikte kun siaj klientoj por trovi manierojn trakti la proponitajn usonajn restriktojn, por ke Britio konservu sian antaŭecon en la kvina-generacia komunika teknologio.

La usona Ministerio de Komerco anoncis, ke ĝi efektivigos novajn restriktojn al la akiro de duonkonduktaĵoj fare de Huawei, kiuj estas la rektaj produktoj de iuj usonaj softvaroj kaj teknologioj.

Huawei diris en antaŭa deklaro, ke ĝi "kategorie oponas la amendojn, kiujn faris la usona Ministerio de Komerco al sia regularo pri eksterlandaj rektaj produktoj, celante Huawei specife".

La brita registaro anoncis en januaro siajn novajn planojn por protekti la telekomunikan reton de la lando, kio estas vaste rigardata kiel aprobo al limigita rolo de Huawei en helpo al konstruado de la kvina-generacia reto de la lando. Loka mediato raportis, ke la brita registaro taksas la influon de la usonaj restriktoj sur Huawei kaj publikigos deklaron pri la demando en ĉi tiu monato.

En la dimanĉa deklaro, Victor Zhang, vicprezidanto de Huawei, diris: "Ni opinias, ke estas tro frue por difini la influon de la proponitaj restriktoj, kiuj rilatas ne al sekureco, sed al merkata pozicio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin