Ĉefadministranto kaj ĉefaj oficialuloj de HSAR promesis preni sur sin respondecon pri protekto de nacia sekureco en Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:05:19     Redaktoro:邱杰明

Ĉefadministranto kaj ĉefaj registaraj oficialuloj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe promesis plenan subtenon al efektivigo de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR, kaj diris, ke la nova leĝo estas historia paŝo por plibonigo de la leĝa sistemo de Honkongo kaj la principo "unu lando, du sistemoj".

Ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam kaj 16 ĉefaj oficialuloj de la registaro de la HSAR publikigis artikolojn sur la ĉefpaĝo de loka ĵurnalo Wen Wei Po, promesante fari ĉion eblan por subteni la efektivigon de la leĝo kaj esprimante esperon, ke la publiko havos pli da fido pri la estonteco de Honkongo post plena kompreno de la leĝo.

Lam diris en sia artikolo, ke estas glora misio kaj granda respondeco por ŝi konduki la Komitaton pri Protekto de Nacia Sekureco de la HSAR kaj la registaron de la HSAR preni sur sin la taskon pri protekto de nacia sekureco en ĉi tiu historia momento.

Ŝi skribis, ke la registaro de la HSAR faros plejeblon por plenumi siajn devon kaj respondecon kaj kunlabori kun la nacisekureca konsilanto nomumita de la centra registaro kaj la Oficejo pri protekto de Nacia Sekureco de la Centra Popola Registaro en la HSAR por establi kaj plibonigi la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR pri protekto de nacia sekureco, kaj certigi stabilan kaj daŭran disvolviĝon de "unu lando, du sistemoj" kaj la longtempan stabilecon de Honkongo.

Administra ĉefsekretario de la registaro de la HSAR Matthew Cheung diris en sia artikolo, ke la promulgo kaj efektivigo de la leĝo pri nacia sekureco certe haltigos la tumulton de la pasinta jaro kaj revenigos Honkongon al la normala vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin