Ĉina ambasadoro atendas pli grandan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:05:52     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ambasadoro al Francio Lu Shaye diris , ke li esperas, ke ĉina-francaj rilatoj kondukos la rilatojn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) al pli granda disvolviĝo kaj faros pli grandan kontribuon por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo en la postpandemia epoko.

Lu faris la rimarkojn dum sia parolado en la 20a ekonomikista jarkunveno Aix-en-Seine 2020. Li diris, ke Ĉinio ne volas konfrontiĝi kun Usono nek esperas, ke la EU elekti flankon inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU utilas al la mondo. Francio kiel unu el gravaj kaj grandaj okcidentaj landoj kaj ŝlosila membro de la EU kaj ampleksa strategia partnero de Ĉinio devas ludi gravan rolon en rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Post la parolado, Lu ankaŭ respondis demandojn de prezidisto pri renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU per videoligo, ebleco de Ĉinio al serĉado de ekonomia kaj politika hegemonio, kaj leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin