Huawei restas malferma pri diskuto kun brita registaro

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:06:57     Redaktoro:邱杰明

Ĉina teknologia firmao Huawei diris dimanĉe, ke ĝi restas "malferma pri diskuto" kun la brita registaro kaj laboras strikte kun siaj klientoj por trovi manierojn trakti la proponitajn usonajn restriktojn, por ke Britio konservu sian antaŭecon en la kvina-generacia komunika teknologio.

La usona Ministerio de Komerco anoncis, ke ĝi efektivigos novajn restriktojn al la akiro de duonkonduktaĵoj fare de Huawei, kiuj estas la rektaj produktoj de iuj usonaj softvaroj kaj teknologioj.

Huawei diris en antaŭa deklaro, ke ĝi "kategorie oponas la amendojn, kiujn faris la usona Ministerio de Komerco al sia regularo pri eksterlandaj rektaj produktoj, celante Huawei specife".

La brita registaro anoncis en januaro siajn novajn planojn por protekti la telekomunikan reton de la lando, kio estas vaste rigardata kiel aprobo al limigita rolo de Huawei en helpo al konstruado de la kvina-generacia reto de la lando.

Loka mediato raportis, ke la brita registaro taksas la influon de la usonaj restriktoj sur Huawei kaj publikigos deklaron pri la demando en ĉi tiu monato.

En la dimanĉa deklaro, Victor Zhang, vicprezidanto de Huawei, diris: "Ni opinias, ke estas tro frue por difini la influon de la proponitaj restriktoj, kiuj rilatas ne al sekureco, sed al merkata pozicio."

Zhang diris, "Ĉiuj niaj monde avangardaj produktoj kaj solvoj uzas teknologiojn kaj komponentojn, super kiuj la brita registaro havas striktan superrigardon. Nia teknologio estas vaste uzata en la kvina-generaciaj retoj tra la lando kaj helpis konekti homojn dum la blokado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin