Pekino raportis unu novan lokan kazon de kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:07:27     Redaktoro:邱杰明

Unu kronvirusa kazo de loka propagiĝo estis raportita en Pekino dimanĉe, markante la okan sinsekvan tagon, ke la urbo registris unu-ciferan kreskon de kazoj. La totala nombro de konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 335 ekde la 11a de junio, kiam estis trovita la unua kazo en la bazaro Xinfadi. La dimanĉa nova kazo estis registrita en la distrikto Fengtai.

La nunicipa komisiono pri sano de Pekino dris, ke de la 11a de junio ĝis la 5a de julio, la urbo raportis 335 konfirmitajn kazojn de loka propagiĝo, 324 el kiuj ankoraŭ estis en hospitaloj. Estas 30 sensimptomaj kazoj sub medicina observado. Ĝi diris en ĉiutaga raporto, ke neniu nova suspektata kazo estis raportita, kaj unu paciento estis elhospitaligita post resaniĝo dimanĉe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin