Eksperto de Oksforda Universitato: pli kaj pli da atestoj montras, ke krona viruso ne originas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-07-06 18:53:16     Redaktoro:邱杰明

Tom Jefferson, eksperto de Oksforda Universitato, lastatempe ricevis intervjuon de The Telegraph kaj diris, ke kronj virusoj probable dormas tra la globo kaj estas vekitaj en favoraj kondiĉoj, kaj ĉi tiu viruo ne originas en Ĉinio.

Doktoro Jefferson, vicprofesoro de Oksforda Centro por Evidentaĵoj – Baza Medicino, diris, ke pli kaj pli da atestoj montras, ke ekzistas la krona viruso antaŭ sia apero en Azio.

Lastasemajne hispanaj virusologoj deklaris, ke ili trovis spuron de krona viruso en eluzita akvo kolektita en marto de 2019, pli frue ol la unuaj trovo kaj raporto de Ĉinio. Oni trovis kronan viruson ankaŭ en specimenoj de eluzita akvo de decembro de 2019 en la italaj urboj Mirano kaj Torino. Kaj brazila faka teamo trovis kronan viruson en akvospecimenoj de kloakaj kanaloj en Florianópolis, la ĉefurbo de Santa Catarina, de novembro de 2019.

Doktoro Jefferson opinias, ke multaj kronaj virusoj dormas tra la globo kaj estas vekitaj nur en favoraj kondiĉoj.

Jefferson montris, ke probable propagiĝas krona viruso per kloaka sistemo aŭ publika necesejo, ne nur per spirado de flugantaj eretoj de salivo aŭ mukaĵo dum babilo, tuso aŭ terno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin