Dialogo kun Gao Xiaochuan: Influo de pandemio sur ĉinaj kaj eŭropaj entreprenoj kaj perspektivo de ĉina-eŭropa kunlaboro

(GMT+08:00) 2020-07-06 20:34:53     Redaktoro:邱杰明

Recesio de la eŭropa ekonomio estas certa meze de la pandemio. Pro la rompiĝo de industria ĉeno en Eŭropo, granda nombro da entreprenoj alfrontas la malfacilon de financado kaj plialtiĝas cenlaboreco, kio grandigas la premon de ĉinaj entreprenoj en Eŭropo. En la komenco de la pandemio, infrastrukturaj projektoj de ĉinaj entreprenoj en Eŭropo ne estis rompitaj. Nia komentisto lastatempe dialogis kun Gao Xiaochuan, esploristo de la Centr- kaj Orient-Eŭropa Esplorcentro de la Orient-Ĉina Instruista Universitato, rilate demandojn pri influo de la pandemio sur tiuj infrastrukturaj projektoj konstruataj de ĉinaj entreprenoj en Eŭropo.

Gao diris, ke pro limigoj en membroj de la Eŭropa Unio, infrastrukturaj projektoj de ĉinaj entreprenoj plejparte estas en Serbio kaj aliaj balkanaj landoj ekster la EU. Post kiam Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo, ĉinaj financaj institucioj prenis sur sin respondecon subteni eksterlandan etendiĝon de ĉinaj entreprenoj kaj partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Gao diris, ke Serbio kaj aliaj balkanaj landoj ne estis tiel grave influitaj kiel sud-eŭropaj landoj, tamen tiuj landoj ankoraŭ alfrontis malfacilojn de la manko de laboristoj. Danke al la subteno de la serba registaro, la konstruado de la serba-hungara fervojo ne estis rompita dum la epidemio. Aprile la Ĉina Importa kaj Eksporta Banko subskribis kun la hungara Ministerio de Financo la interkonsenton pri prunto, kio markis gravan progreson de la ĉefa projekto de kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj en la Centra kaj Orienta Eropo. Ĝenerale la pandemio ne kaŭzis evidentan negativan influon al la infrastrukturaj projektoj de ĉinaj entreprenoj en Eŭropo. 

Gao rimarkigis, ke la fundamento de kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj restis bona dum la pandemio, kaj tio metis bonan bazon por plua kunlaboro inter la du flankoj en la postpandemia periodo. La pandemio ankaŭ reflektis la kapablon de Ĉinio en teknologia konkurenco kun eŭropaj landoj. La avantaĝoj de Ĉinio en uzado de novaj teknologioj, inkluzive de artefarita intelekto, granda datumo, nanoteknologio kaj la kvina-generacia komunika teknologio estis vaste rekonataj. Post la pandemio, la du flankoj devas dilui ideologiajn debatojn inter si kaj profundigi praktikan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin