Pompeo dolorigas nur sin mem per mensogoj pri Xinjiang

(GMT+08:00) 2020-07-06 20:48:07     Redaktoro:邱杰明

"Iu ajn lando havas la rajton kaj devon bati religian ekstremismon. Necesas ankaŭ elradikigi tiujn malbonojn, liveri edukon kaj doni decajn laborojn al homoj," diris alilanda retano nomata Francisca en sia komento post rigardo de dokumenta filmo pri Xinjiang, produktita de la Ĉina Tutgloba Televid-Reto.

La komento reflektas la bazan principon, ke prevento estas la plej grava en la batalo kontraŭ terorismo, kaj terorismo povas esti emilimita nur per disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de la vivteno de homoj. Sed usona ŝtatseketario Mike Pompeo tute distrodis tion. Lastatempe li denove klaĉis, akuzante Ĉinion pri deviga laboro kaj amasa enprizonigo kaj kalumniante la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn laborojn de Ĉinio. Lia konduto estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj nudigas lian mallican intencon rompi la prosperon en Xinjiang kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio.

La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke la demado pri Xinjiang ne estas pri homaj rajtoj, etno aŭ religio, sed pri batalo kontraŭ terorismo kaj separismo. Por elradikigi terorismon, separismon akj ekstremison, Ĉinio traktas tiujn demandojn de la fonto, kaj ĝi intensigis siajn klopodojn por plibonigi edukadon kaj akceli dungadon. La centroj de profesia trejnado kaj edukado, kiujn Pompeo monas "centrejoj", estis starigitaj por helpi al la lernantoj sin liberigi de ekstremisma ideologio kaj esti trejnitaj profesie, kaj similaj centroj estas troveblaj en Usono, Britio kaj Francio.

Faktoj pruvis, ke helpi al etnaj minoritatoj ricevi laborojn estas la plej forta rimedo por realigi stabilan disvolviĝon kaj unuiĝon de etnogrupoj en Xinjiang.

Pompeo kaj iuj aliaj politikistoj nenim repensis pri si mem, sed obstine persistis en siaj eraroj kaj ĉiam okupiĝis pri fabrikado de famoj. Fronte al la prospero kaj disvolviĝo de Xinjiang, la malbona ludo de tiuj politikistoj nur povas nudigi ilian veran intencon kaj dolorigas ilin me.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin