Ok kortuŝaj momentoj --- ĉinaj etnogrupoj brakumas unu alian same kiel granatosemoj

(GMT+08:00) 2020-07-07 15:00:36     Redaktoro:Selena

Granato, kiu estas rigardata kiel bonaĵo laŭ la ĉina tradicio, simbolas bonan aŭguron de multaj gefiloj kaj favoran aŭspicion. Ĉina prezidanto Xi Jinping komparis ĉinajn 56 etnogrupojn al granatosemoj strikte sin brakumantaj. Ni konigu detalojn per 8 fotoj por kompreni sencon de la "granatosemoj".

La unua foto: ŝultro ĉe ŝutro

Loko: Litong-loĝkvartalo de la urbo Wuzhong, Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono

"Ĉiu etnogrupo estas unu el membroj de la familio de la ĉina nacio, kiu estas nemankigebla dum elimino de malriĉeco, konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj modernigo."

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris inspekton al Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono de la 8a ĝis la 10a de junio en 2020. Ningxia estas unu el kvin aŭtonomaj regionoj kun minoritataj etnoj en Ĉinio.

La dua foto: priatento

Loko: Vilaĝo de la heĝen-oj en la urbo Tongjiang de Heilongjiang-provinco

"Mi ĉiam pensas pri ĉiuj etnogrupoj."

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis heĝen-ojn kaj zorgis pri ilia enspezo dum sia inspekto al Heilongjiang-provinco en majo de 2016.

La tria foto: Bondeziro

Loko: Qingshui-vilaĝo de la urbo Tengchong de Yunnan-provinco

"Oni devas klopodi por antaŭenpuŝirevigliĝon de vilaĝoj post la stariĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, por ke la va-oj estu pli feliĉaj."

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris inspekton al vilaĝo Simola de la va-a etnogrupo en la 19a de januaro de 2020. La vorto Simola signifas "feliĉan lokon" laŭ la vaa dialekto.

La kvara foto: preĝo

Loko: La urbo Xilinhot de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

"Mi deziras bonan veteron, riĉajn rikoltojn kaj pacon al la popolanoj en la venonta jaro."

Antaŭ la Printempa Festo de 2014, Xi Jinping vizitis lokajn popolanojn. Li trempis lakton en arĝenta bovlo per fingro kaj pafetis tri fojojn en tradicia ceremonio "preĝo de kvin animaloj"

La kvina foto:aparta prizorgo

Loko: Xiangxi-a Tuĝja-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Prefektujo de Hunan-provinco

"Agi baziĝante nur sur la faktoj, adapti rimedojn al lokaj kondiĉoj, laŭteme fari kondukon, kaj ekzakte nuligi malriĉecon."

En novembro de 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping transgrimpis montojn por viziti anojn de la nacimalplimulta vilaĝo Shibadong de Hunan-provinco. Ĝuste en tiu loko, Xi elmetis koncepton de "laŭcela elimino de malriĉeco", kiu fariĝis unu el gravaj konceptoj batali kontraŭ malriĉeco.

La sesa foto: zorgo

Loko: Shizhu-a Tuĝja-a Aŭtonoma Gubernio de la urbo Chongqing

"Elimino de malriĉeco estas granda afero por mi".

En aprilo de 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping faris inspekton al Shizhu-a Tuĝja-a Aŭtonoma Gubernio.

La sepa foto: admiro

Loko: Yanbian-a Korea-etna Aŭtonoma Prefektujo de Jilin-provinco

"Civitanoj de korea etnogrupo bone dancas, kaj ĉiuj movoj havas apartan belecon."

En julio de 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping spektis provprezenton de maljuna danc-teamo de la Yanbian-a Korea-etna Aŭtonoma Prefektujo.

La oka foto: Perspektivo

Loko: La urbo Chifeng de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

"Necesas alte atenti protekton kaj heredon de kulturoj de diversaj etnogrupoj, subteni kaj apogi nemateriajn kulturajn heredaĵojn kaj kulturi heredantojn".

En julio de 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping spektis prezenton de klasika epopeo Gesar en Chifeng-a Muzeo. Rakonto de la heroo Gesar estas populara en la tibeta nacieco. La epopeo estas heredata de buŝo al buŝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin