Novaĵoj (Julio 07)

(GMT+08:00) 2020-07-07 17:18:01     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 7a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendis gratulon al la ministra kunveno de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj; la registaro de la HSAR firme oponas rimarkojn de usona ĝenerala konsulo pri nacisekureca leĝo. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 9a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu estis okazigita lunde per videoligo.

Xi diris, ke en 2018, en la malferma ceremonio de la 8a ministra kunveno de la forumo, lia anonco pri starigo de la ĉina-araba strategia partnereco kaj la iniciato forĝi ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco kaj kuna akcelado de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro estis varme akceptitaj de arabaj ŝtatoj.

Xi diris en la letero, ke dum la pasintaj du jaroj la du flankoj plifortigis strategian kunordigon kaj sinergion de agadoj, kaj la ĉina-araba estontec-orientita strategia partnereco de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolviĝo profundiĝis. Li diris ankaŭ, "Mi esperas, ke Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj prenos la kunvenon kiel oportunon por plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, stabile antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj inkluzive de pandemia respondo, puŝi la konstruadon de la ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco esti senĉese pli profunda kaj pli praktika kaj tiel pli bone profitigi la popolojn de la du flankoj."

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) firme oponis lastatempajn publikajn rimarkojn faritajn de la ĝenerala konsulo de Usono al Honkongo pri la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR.

Ĉefsekretario pri administrado de la registaro de la HSAR Matthew Cheung Kin-chung, kaj sekretario pri sekureco de la registaro de la HSAR John Lee Ka-chiu lunde kune renkontiĝis kun usona ĝenerala konsulo Hanscom Smith por esprimi la gravan zorgon pri la afero.

La proparolanto diris, "Nacia sekureco estas afero en la amplekso de la centraj aŭtoritatoj. En unuigita aŭ federacia ŝtato, leĝdono pri nacia sekureco ĉiam estas efektivigita de la centraj aŭtoritatoj anstataŭ de lokaj registaroj. Kiel la plej alta organo de ŝtata potenco en Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso havas la konstitucian potencon kaj la devon ellabori leĝon pri nacia sekureco por la HSAR. La promulgita nacia leĝo enkalkulis la realan situacion de Honkongo."

Tom Jefferson, fakulo el Oksforda Universitato, diris lastatempe en intervjuo kun la ĵurnalo The Telegraph, ke la kronvirusoj eble estas dormantaj en la tuta mondo kaj vekiĝas en favoraj kondiĉoj, kaj ĉi tiu viruso ne originas en Ĉinio.

Doktoro Jefferson, vicprofesoro el Oksforda Centro pri Medicino Bazita sur Atestoj, diris, ke pli da atestoj montras, ke la kronviruso ekzistas antaŭ sia eksplodo en Azio.

Lastasemajne hispanaj virusologoj deklaris, ke ili trovis spuron de la kronviruso en eluzita akvo kolektita en marto de 2019, kiu estis pli frua ol la unua trovo kaj raporto de Ĉinio. Oni trovis la kronviruson ankaŭ el specimenoj de eluzita akvo de decembro de 2019 en la italaj urboj Mirano kaj Torino. Ankaŭ la brazila specialista teamo trovis la kronviruson en akvospecimenoj de novembro de 2019 el kloakaj kanaloj en Florianópolis, la ĉefurbo de la ŝtato Santa Catarina.

Jefferson opiniis, ke multaj kronvirusoj estas dormantaj en la mondo kaj vekiĝas nur en favoraj kondiĉoj. Jefferson montris, ke eble la kronviruso propagiĝas ankaŭ per kloaka sistemo aŭ publika necesejo, sed ne nur per flugantaj eroj de salivo aŭ mukaĵo dum babilado, tuso aŭ terno.

Ĉina speciala reprezentanto pri la ĉina-hinda landlima demando, ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis dimanĉe vespere kun hinda speciala reprezentanto kaj konsilisto pri nacia sekureco Ajit Doval. La du flankoj atingis pozitivan konsenton pri mildigo de sia landlima situacio.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de ĉina-hindaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke la duflankaj rilatoj spertis komplikaĵojn, kaj la hodiaŭa disvolva situacio ankoraŭ ne estas facila. Pri la incidento, kiu okazis antaŭ nelonge ĉe la valo Galwan en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo, Wang diris, ke la kaŭzoj de la okazaĵoj estas tre klaraj, kaj ke Ĉinio plu defendos sian teritorian suverenecon kaj konservos pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj. Li emfazis, ke realigi disvolviĝon kaj rejuniĝon estas la maksimuma prioritato por Ĉinio kaj Hindio, kaj la du flankoj havas longtempajn komunajn strategiajn interesojn en ĉi tiu ĝenerala direkto.

La du flankoj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri mildigo de sia landlima situacio kaj atingis pozitivan konsenton.

Unue ambaŭ flankoj konsentis plenumi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj. Ambaŭ opiniis, ke konservado de paco kaj trankvilo en la landlimaj regionoj estas tre grava por la longtempa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj konsentis, ke la landlima demando estu metita sur taŭgan pozicion en la duflankaj rilatoj por eviti eskaladon de diverĝoj al disputoj.

Due, la du flankoj reasertis sian obeon al serio da traktatoj kaj interkonsentoj subskribitaj de la du landoj pri landlimaj demandoj kaj komunajn klopodojn por mildigi la situacion en la landlimaj regionoj.

Trie, la du flankoj konsentis plifortigi komunikadon per la mekanismo de la kunveno de la specialaj reprezentantoj, okazigi kunvenojn de la labormekanismo por konsiliĝo kaj kunordigo pri la ĉina-hindaj landlimaj demandoj regule sen interrompo, senĉese agordi kaj plifortigi konstruadon de konfidaj rimedoj en la landlimaj regionoj, kaj eviti la ripeton de incidentoj influantaj la pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj.

Kvare, la du flankoj bonvenigis la progreson akiritan en la lastatempaj militaj kaj diplomatiaj kunvenoj inter la du landoj, konsentis daŭrigi dialogon kaj konsiliĝon, kaj emfazis, ke la konsento atingita en la komandor-nivelaj intertraktadoj inter la landlimaj trupoj de la du landoj devas esti efektivigitaj kiel eble plej rapide, kaj ke la du flankoj devas tuj fini la disigan procezon de siaj frontliniaj trupoj.

La eldonisto diris, ke Ĉinio publikigis aron da libroj por helpi la publikon pli bone kompreni la ĵus adoptitan Civilan Kodon.

Laŭ deklaro de la Popola Eldonejo, la libroj estas en sep volumoj, dediĉitaj al la ĝeneralaj kaj suplementaj kondiĉoj de la kodo kaj ses partoj pri realaj rajtoj, kontraktoj, personaj rajtoj, geedzeco kaj familio, heredaĵo, kaj respondecoj pri civila delikto.

La eldonisto diris, ke la libroj klarigas la leĝdonan celon, la fonon kaj la signifon de ĉiu artikolo. Estas iuj ekzemploj de studaj kazoj por pli bona kompreno de la legantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin