Ĉinio publikigis librojn por klarigi Civilan Kodon

(GMT+08:00) 2020-07-07 14:41:38     Redaktoro:邱杰明

La eldonisto diris, ke Ĉinio publikigis aron da libroj por helpi la publikon pli bone kompreni la ĵus adoptitan Civilan Kodon.

Laŭ deklaro de la Popola Eldonejo, la libroj estas en sep volumoj, dediĉitaj al la ĝeneralaj kaj suplementaj kondiĉoj de la kodo kaj ses partoj pri realaj rajtoj, kontraktoj, personaj rajtoj, geedzeco kaj familio, heredaĵo, kaj respondecoj pri civila delikto.

La eldonisto diris, ke la libroj klarigas la leĝdonan celon, la fonon kaj la signifon de ĉiu artikolo. Estas iuj ekzemploj de studaj kazoj por pli bona kompreno de la legantoj.

La Civila Kodo de Ĉinio estis adoptita en la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en la 28a de majo. La libroj estas akireblaj en Xinhua-Librejoj tutlande.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin