Ĉinio kaj Hindio atingis pozitivan konsenton pri mildigo de situacio

(GMT+08:00) 2020-07-07 14:44:44     Redaktoro:邱杰明

Ĉina speciala reprezentanto pri la ĉina-hinda landlima demando, ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis dimanĉe vespere kun hinda speciala reprezentanto kaj konsilisto pri nacia sekureco Ajit Doval. La du flankoj atingis pozitivan konsenton pri mildigo de sia landlima situacio.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de ĉina-hindaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke la duflankaj rilatoj spertis komplikaĵojn, kaj la hodiaŭa disvolva situacio ankoraŭ ne estas facila.

Pri la incidento, kiu okazis antaŭ nelonge ĉe la valo Galwan en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo, Wang diris, ke la kaŭzoj de la okazaĵoj estas tre klaraj, kaj ke Ĉinio plu defendos sian teritorian suverenecon kaj konservos pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj. Li emfazis, ke realigi disvolviĝon kaj rejuniĝon estas la maksimuma prioritato por Ĉinio kaj Hindio, kaj la du flankoj havas longtempajn komunajn strategiajn interesojn en ĉi tiu ĝenerala direkto.

Li urĝis la du flankojn persisti en la strategia juĝo, ke Ĉinio kaj Hindio estas ne minacoj, sed disvolvaj ŝancoj unu por la alia, atribui grandan gravecon al la nuna kompleksa situacio alfrontata de la duflankaj rilatoj, kaj labori kune por venki kaj inversigi la situacion kiel eble plej frue.

La du flankoj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri mildigo de sia landlima situacio kaj atingis pozitivan konsenton.

Unue ambaŭ flankoj konsentis plenumi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj. Ambaŭ opiniis, ke konservado de paco kaj trankvilo en la landlimaj regionoj estas tre grava por la longtempa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj konsentis, ke la landlima demando estu metita sur taŭgan pozicion en la duflankaj rilatoj por eviti eskaladon de diverĝoj al disputoj.

Due, la du flankoj reasertis sian obeon al serio da traktatoj kaj interkonsentoj subskribitaj de la du landoj pri landlimaj demandoj kaj komunajn klopodojn por mildigi la situacion en la landlimaj regionoj.

Trie, la du flankoj konsentis plifortigi komunikadon per la mekanismo de la kunveno de la specialaj reprezentantoj, okazigi kunvenojn de la labormekanismo por konsiliĝo kaj kunordigo pri la ĉina-hindaj landlimaj demandoj regule sen interrompo, senĉese agordi kaj plifortigi konstruadon de konfidaj rimedoj en la landlimaj regionoj, kaj eviti la ripeton de incidentoj influantaj la pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj.

Kvare, la du flankoj bonvenigis la progreson akiritan en la lastatempaj militaj kaj diplomatiaj kunvenoj inter la du landoj, konsentis daŭrigi dialogon kaj konsiliĝon, kaj emfazis, ke la konsento atingita en la komandor-nivelaj intertraktadoj inter la landlimaj trupoj de la du landoj devas esti efektivigitaj kiel eble plej rapide, kaj ke la du flankoj devas tuj fini la disigan procezon de siaj frontliniaj trupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin