Registaro de HSAR firme oponas rimarkojn de usona ĝenerala konsulo pri nacisekureca leĝo

(GMT+08:00) 2020-07-07 14:45:24     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) firme oponis lastatempajn publikajn rimarkojn faritajn de la ĝenerala konsulo de Usono al Honkongo pri la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR.

Ĉefsekretario pri administrado de la registaro de la HSAR Matthew Cheung Kin-chung, kaj sekretario pri sekureco de la registaro de la HSAR John Lee Ka-chiu lunde kune renkontiĝis kun usona ĝenerala konsulo Hanscom Smith por esprimi la gravan zorgon pri la afero.

La proparolanto diris, "Nacia sekureco estas afero en la amplekso de la centraj aŭtoritatoj. En unuigita aŭ federacia ŝtato, leĝdono pri nacia sekureco ĉiam estas efektivigita de la centraj aŭtoritatoj anstataŭ de lokaj registaroj.

"Kiel la plej alta organo de ŝtata potenco en Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso havas la konstitucian potencon kaj la devon ellabori leĝon pri nacia sekureco por la HSAR. La promulgita nacia leĝo enkalkulis la realan situacion de Honkongo."

La proparolanto emfazis, ke la efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" en la HSAR estas tute interna afero de Ĉinio. Neniu alia ŝtato aŭ leĝdona instanco rajtas interveni, rekte aŭ nerekte, en tiajn internajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin