Carrie Lam: Leĝo pri nacia sekureco utilas al prospero kaj stabileco de Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-08 14:20:04     Redaktoro:邱杰明

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris marde, ke la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo utilas al prospero kaj stabileco de la regiono kaj stabila kaj daŭra disvolviĝo de "unu lando, du sistemoj."

Lam diris en gazetara konferenco, ke la registaro de la HSAR rapide komencis sekvan laboron, post kiam la leĝo validiĝis. La Komitato pri Protekto de Nacia Sekureco de la HSAR, prezidata de Lam, okazigis sian unuan kunvenon lunde.

Lam diris, ke la leĝo celas preventi, malhelpi kaj puni kontraŭleĝajn agojn endanĝerigantajn nacian sekurecon. Ĝi celas nur tre malgrandan nombron da leĝrompintoj kaj protektas la liberecon kaj rajtojn de la granda plimulto de honkongaj loĝantoj.

Ŝi diris, ke la leĝo montras la grandan fidon de la centraj aŭtoritatoj al Honkongo kaj la registaro de la HSAR, kaj ke la registaro de la HSAR strikte plenumos la leĝon por protekti nacian sekurecon kaj honkongan sekurecon.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR estis adoptita de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio kaj promulgita en la HSAR la 30an de junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin