Germana Telekomuniko plifortigas kunlaboron kun Huawei

(GMT+08:00) 2020-07-08 14:22:43     Redaktoro:邱杰明

Germana mediato marde konfirmis laŭ internaj dokumentoj de la firmao Germana Telekomuniko, ke la firmao intensigas kunlaboron kun la ĉina teknologia kompanio Huawei. Ĝi nun funkciigas telekomunikojn en pli ol dek eŭropaj merkatoj, kaj multaj ekipaĵoj estis liveritaj de Huawei

Sed la Germana Telekomuniko neis sian specialan dependon de Huawei, dirante, ke produktoj de Huawei okupas nur 25% de ĝiaj teknikaj servoj en Eŭropo. La raporto rimarkigis ankaŭ, ke la germana firmao petis, ke Huawei liveru al ĝi teknikajn avantaĝojn, kiuj povas superi ĝiajn konkurantojn en Germanio, por certigi ĝian gvidan pozicion en disvolvado de la kvina-generacia reto.

La federacia registaro diris en la lasta monato, ke ĝi ne decidos regulojn pri instalado de komponentoj en la kvina-generacia reto de Germanio ĝis almenaŭ septembro. Tamen, la Germana Telekomuniko oponis kompletan malpermeson al eksterlandaj liverantoj de telekomunikaj ekipaĵoj, dirante, ke tio malaltigos ĝian flekseblecon.

Antaŭe, la kompanio agnoskis, ke se la federacia registaro oponos uzadon de ĉinaj telekomunikaj teknologioj, la Germana Telekomuniko perdos almenaŭ 3 miliardojn da eŭroj. Ankaŭ industriaj fakuloj estas maltrankvilaj pri tio, ke sen la partopreno de Huawei, konstruado de la kvina-generacia reto en Germanio daŭros pli longe kaj pagos pli da kosto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin