Studentaj volontuloj en loĝkvartaloj por batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-07-08 16:20:36     Redaktoro:邱杰明

Loĝkvartaloj estas ŝlosilaj unuoj por preventado kaj regado de la epidemio. Pro urĝe reagi al la publiksana evento en Pekino multaj loĝkvartaloj rekomencis batalan staton kontraŭ la epidemio. Amaso da studentoj en universitatoj volonte partoprenas en la kontraŭepidemia laboro en loĝkvartaloj.

De la 12a horo ĝis la 14a horo ĉiulunde estas labora tempo de Huang Jingyi, studentino de Pekina Agrikultura Instituto. Ŝi serioze mezuris la temperaturon kaj kontrolis la trairan dudimensikodon de loĝantoj kaj ekspresoj.

Ekde februaro Huang Jingyi komencis volontulan laboron en loĝkvartalo kaj neniam petis forpermeson. Ŝi ankaŭ transsendis ekspresaĵojn, legomojn kaj fruktojn por maljunuloj en la loĝkvartalo.

Ankaŭ Zhang Zichen estas volontulo en loĝkvartalo. Li estas studento en Ĉefurba Pedagogia Universitato. En la komenco en lia familio nur li estis volontulo, nun ankaŭ lia patrino servis kiel volontulo.

En la loĝkvartalo ankaŭ aliaj studentoj estas volontuloj. Ili servis en volontula teamo kaj laboris por protekti la sekurecon de la loĝkvartalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin