Prez. de AmCham China: necesas scienca angulo por trakti epidemion

(GMT+08:00) 2020-07-08 19:20:15     Redaktoro:邱杰明

Lunde en Pekino Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la Ĉina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj publikigis raporton pri popola kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kontraŭ la epidemio. La ĉeestantaj ĉinaj kaj usonaj esplorejoj, institutoj kaj komercistoj montris, ke la popola kunlaboro inter la du landoj faris grandan kontribuon al dulanda batalo kontraŭ la epidemio. Alan Beebe, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio, diris, ke unu el la gravaj inspiroj el la epidemio ĝuste estas kiel plibonigi provizan ĉenon. Li ankaŭ substrekis, ke necesas trakti la epidemion en scienca angulo.

Alan Beebe diris, ke usonaj entreprenoj en Ĉinio enradikiĝos longtempe en Ĉinio kaj helpo al Ĉinio por kontinuigebla disvolvo estas ilia devo. En la dua duonjaro de la kuranta jaro la ĉambro atentos ĉefe influon el la epidemio al socio kaj akcelos kunlaborojn inter entreprenoj usonaj kaj ĉinaj sur diversaj kampoj ĉefe de la du niveloj de altigo de publika sano kaj sekureco kaj disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

La publikigita raporto iniciatas fortigi kunlaboron kontraŭ la epidemio kaj kune bremsi la tutgloban epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin