Ĉina kaj franca ekspertoj: kritiko pri leĝdono por nacia sekureco en Honkongo politikigis la konsilion kaj gvidis homojn al ideologia kontraŭstaro

(GMT+08:00) 2020-07-08 20:56:31     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe en la 44-a kunveno de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN pli ol 50 landoj faris komunan paroladon esprimante oponon kontraŭ interveno de okcidentaj landoj en ĉinajn internajn aferojn kaj subtenon al la ĉinaj starpunkto kaj agmaniero pri demandoj de Honkongo. Pri tio ĉina kaj franca ekspertoj pri homaj rajtoj diris, ke kritiko de malmultaj okcidentaj landoj pri leĝdono por nacia sekureco en Honkongo politikigis la konsilion kaj gvidis homojn al ideologia kontraŭstaro.

Honora estro de fakultato pri juro de franca Strasburga Universitato profesoro Christian Mester diris, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj estis dividita en du grupojn: unu grupo de okcidetentaj landoj gvidata de Usono, la alia konsistas el landoj, kiuj oponas la politikigon de la konsilio fare de la unua grupo.

Mester opinias, ke okcidentaj landoj ĉiam regas decidpovon de homaj rajtoj. Ili ĉiam decidas kion konforman kaj kion malkonforman al homaj rajtoj. Sed en la demando de Honkongo iuj landoj de EU ne aliĝis al ili. Tio montras, ke landoj de EU tenas malsamajn opiniojn pri integrigo de ĉina teritorio, kio estas bona afero.

Liu Huawen, plenuma estro de centro pri esploro de homaj rajtoj sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke tiom da landoj subtenas Ĉinion, ĉar ili faris la decidon laŭ respekto al faktoj kaj obeo de principo de internacia leĝo.

Pri la aserto de Usono, ke la ĉina ago malobservas Komunan Deklaracion de Ĉinio kaj Britio, Liu substrekis, ke la deklaracio difinis aferojn pri redono de la suvereneco super Honkongo al Ĉinio, inkluzive de plenumo de la politiko "unu lando, du sistemoj". La ĉina ago tute konformas al enhavo de la deklaracio. La deklaracio ne rajtigas aliajn landojn kontroli ĉinan manieron regi Honkongon, ankaŭ ne estas la leĝa bazo de aliaj landoj por interveni en honkongajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin