Novaĵoj (Julio 09)

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:14:52     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 9a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi instigas al universitataj diplomitoj fari pli multajn kontribuojn; Ĉinio efektivigas vizajn restriktojn al iuj usonaj civitanoj kun malbona konduto pri Tibeto. Sekve estos la programeroj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis al universitataj diplomitoj tra la lando fari pli multajn kontribuojn al la partio, la lando kaj la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn marde en responda letero al diplomitoj studantaj en la Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino) en Karamay, la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

En sia letero, Xi esprimis subtenon al la elekto de la 118 diplomitoj de la universitato post informiĝo, ke ili prenos bazajn laborojn en Xinjiang kaj aspiras labori kun homoj el diversaj etnogrupoj por la disvolviĝo de la okcidenta regiono. Li diris, ke universitataj diplomitoj ĉi-jare lernis multon el la malfacila batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi instigis universitatajn diplomitojn havi altajn aspirojn, sin teni sur la solida tereno, kuraĝi al malfaciloj kaj obstakloj, surŝultrigi la mision de la epoko, integri sian serĉadon de idealoj en la aferon de la partio kaj la lando, kaj fari pli multajn kontribuojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin telefone interparolis merkrede, dirante, ke la du landoj firme subtenos unu la alian por protekti suverenecon.

Xi diris, ke lastatempe Rusio glate okazigis referendumon kaj adoptis aron da konstituciaj amendoj per granda plimulto, kaj tio plene reflektis la subtenon de la rusa popolo al la rusa registaro kaj aprobo de ĝia reganta filozofio. Li diris, ke same kiel antaŭe Ĉinio firme subtenos la disvolvan vojon de Rusio, kiu konformas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj firme apogos Rusion akceli sian disvolviĝon kaj revigligon. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas kapti la okazon de la Ĉina-Rusa Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado por akceli kunlaboron en tiaj kampoj kiel progresinta teknologio, esplorado kaj ekspluatado de vakcino kaj drogoj, kaj ankaŭ biosekureco, por senĉese levi ĉina-rusajn rilatojn al pli altaj niveloj kaj akceli sian propran disvolvadon por la bono de ambaŭ popoloj.

Putin diris, ke Rusio kaj Ĉinio ambaŭ alte ŝatas sian propran nacian suverenecon kaj sekurecon kaj ĉiam firme subtenas unu la alian, kio estis pruvita refoje per ilia reciproka subteno en la malfacilaj momentoj dum la pandemio, kaj per la lastatempa partopreno de la honora gardio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la Ruĝa Placo de Rusio.

Putin diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas en sia plej bona stato en historio. Li emfazis, ke Rusio firme subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, oponas ĉiajn provokajn agojn, kiuj atencas la suverenecon de Ĉinio, kaj opinias, ke Ĉinio estas plene kapabla pri certigo de longtempa prospero kaj stabileco en Honkongo.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio efektivigos vizajn restriktojn al usonaj civitanoj, kiuj montras abomenindan konduton pri Tibeto.

Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkon, post kiam usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke Usono limigos vizojn por iuj ĉinaj oficialuloj, ĉar Pekino obstrukcas vojaĝon de usonaj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj turistoj al Tibeto. Zhao urĝis Usonon ĉesi iri sur la malĝusta vojo por eviti difekton de ĉina-usonaj rilatoj kaj kunlaboro, kaj aldonis, ke Ĉinio permesos neniun alilandan intervenon en la aferojn de Tibeto.

Rilate al la usona "Akto pri Reciproka Aliro al Tibeto", Zhao reasertis, ke Tibet-rilataj aferoj apartenas al la enlandaj aferoj de Ĉinio, en kiujn neniu lando povas interveni. Li diris, ke Ĉinio firme sin devontigas al plua malfermo al la ekstera mondo, kaj ke Tibeto estas malfermita kaj neniam havis regulojn, kiuj limigas la eniron de fremdlandanoj.

Zhao emfazis, ke preskaŭ 176 000 fremdlandanoj vojaĝis al Tibeto por vizito aŭ komerco de 2015 ĝis 2018, kaj ke la nombro inkluzivas 175 000 turistojn, ĉirkaŭ 500 diplomatojn kaj 343 ĵurnalistojn.

Li ankaŭ atentigis, ke pli ol 40 milionoj da enlandaj loĝantoj kaj alilandanoj pasintjare vizitis Tibeton, inkluzive de usona ambasadoro al Ĉinio Terry Branstad, kio plene montras, ke ne estas problemo por vizito de alilandanoj al Tibeto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke post konsultiĝo inter la du flankoj, la ĉina registaro konsentis, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) sendu fakulojn al Pekino por interŝanĝi ideojn kun ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj pri kunlaboro bazita sur scienco por spuri la originon de la nova kronviruso

Zhao diris tiutage en gazetara konferenco, ke fakuloj de la MOS vojaĝos al Ĉinio por prepari sciencajn planojn por identigi la zoonotikan fonton de la malsano, kaj fakuloj de la du flankoj difinos la amplekson kaj laborojn de la internacia misio gvidata de la MOS.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede ĉeestis altnivelan publikan videokonferencon de la Sekureca Konsilio de la UN pri la demando de Libio kaj proponis kvar ideojn nome de la ĉina flanko por helpi al Libio restarigi pacon en frua dato.

La unua estas antaŭenigi ampleksan batalhalton kaj ĉesigi la perforton. Wang diris, ke Ĉinio alvokas tujan ĉesigon de malamikaj agoj de ĉiuj partioj en Libio kaj instigas al ĉiuj landoj efike efektivigi rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

La dua estas persisti en la direkto de politika solvado, kiu estas la sola eliro por la libia demando. Wang diris, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn reveni al la ĝusta vojo de dialogo, sekvi la principon de libia gvidado kaj libia posedo, subteni la UN kiel ĉefan kanalon de mediacio, kaj plene ludigi la rolon de regionaj organizoj kiel la Araba Ligo kaj la Afrika Unio por realigo de politika solviĝo de la libia demando.

La tria estas elimini la superverŝajn efikojn de la libia krizo por malebligi, ke Libio fariĝu la varmobedo de terorismo.

Wang diris, ke la kvara estas subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj ke tio estas grava antaŭkondiĉo por la Sekureca Konsilio por efika plenumado de la devo, kaj ankaŭ forta garantio por protekto de internaciaj paco kaj sekureco.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam tenas objektivan kaj justan pozicion pri la demando de Libio kaj insistas pri politika solvado de la libia demando sub la gvidado de la UN, kaj ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por helpi al libianoj renkonti la tagiĝon de paco kaj preni la vojon de disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin