Senrespondeca foriro de Vaŝingtono el MOS perfidas homaron

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:10:38     Redaktoro:邱杰明

Vaŝingtono oficiale sciigis la ĉefon de la UN pri sia retiriĝo el la Monda Organizo pri Sano (MOS) marde. Tio estas nerespondeca ago, kiu ne nur vundos la propran pandemian batalon de Usono, sed ankaŭ malhelpos la mondan kolektivan klopodon por batalo kontraŭ la mortiga viruso.

Konsidere al registroj de la usona registaro pri forlaso de tiaj internaciaj traktatoj aŭ institucioj kiel la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kaj la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, ne estas mirinde vidi alian tian egoisman kaj kaprican agon.

Kiam tutmondaj infektoj per la kronviruso proksimiĝis al 11,8 milionoj, kun vakcino ankoraŭ neuzebla, Usono elektis malfortigi la internacian sangardiston, kies gvidado neniam estis pli grava kaj esenca ol nun.

Richard Horton, ĉefredaktoro de la medicina gazeto Lanceto, nomis la usonan retiriĝon "frenezo kaj teruro", aldonante, ke la usona registaro fariĝis fripono en humaneca krizokazo.

La foriro de Vaŝingtono el la MOS pruvis, ke la nuna usona registaro estas dezertinto en ĉi tiu malfacila batalo kontraŭ mortiga viruso, kaj perfidulo de la homaro mem.

Ne necesas preni raketsciencon por travidi la puran politikan intencon malantaŭ la movo de Vaŝingtono kontraŭ la MOS en elekta sezono. Tiuj decidantoj de la Blanka Domo revas kredi, ke kulpigi la MOS helpos kovri ĝian fuŝan respondon al la epidemio.

Bedaŭrinde, la retiriĝo el la MOS ne povas helpi al Usono submeti la furiozan pandemion sub regadon aŭ faciligi la suferon de la usona popolo, ĉar konfirmitaj kronvirusaj kazoj en la lando alproksimiĝas al 3 milionoj, kun pli ol 131 000 perditaj vivoj.

Senatano Robert Menendez, la plej alta demokrato en la usona Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj, avertis, ke tio ne protektos la vivojn de usonanoj aŭ iliajn interesojn, sed lasas usonanojn malsanaj kaj Usonon izola.

La Usona Medicina Asocio, la plej granda kuracista grupo de la lando, urĝis la Blankan Domon per la plej fortaj vortoj renversi la decidon, avertante, ke nuligi la usonan membrecon povas interrompi klinikajn provojn de vakcinoj.

Usono estas la sola superpotenco de la mondo, kaj tial ĝi devas surŝultrigi sian devon, precipe dum senprecedencaj tutmondaj krizoj.

Anstataŭ turni kulpojn al aliaj, la nuna registaro de la Blanka Domo unue devas fari pli multe por bridi la ŝajne eksterregan pandemian situacion en sia propra lando.

Anstataŭ pure serĉi politikajn gajnojn por la venonta elekto, la usona registaro devas rezisti al la danĝera tento de tro frua mildigo de limigoj, kaj prudente ekvilibrigi la renormaligon de ekonomio kaj regadon de la disvastiĝo de la viruso.

Anstataŭ forĵeti siajn internaciajn devojn, la Blanka Domo devas labori kun ĉiuj aliaj landoj de la mondo por subteni multflankan kunlaboron gvidatan de la MOS en diversaj sektoroj, de ĉesigo de translanda transmisio ĝis divido de informoj, esploro kaj ekspluato de vakcinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin