Ĉinio kaj Rusio promesis firme subteni unu alian

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:11:16     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin telefone interparolis merkrede, dirante, ke la du landoj firme subtenos unu la alian por protekti suverenecon.

Xi diris, ke en la fino de junio Rusio sukcese okazigis militan paradon en la Ruĝa Placo por festi la 75an datrevenon de la venko de la Granda Patriota Milito, montrante al la mondo sian firman decidon memori historion kaj protekti pacon. Li diris, ke lastatempe Rusio glate okazigis referendumon kaj adoptis aron da konstituciaj amendoj per granda plimulto, kaj tio plene reflektis la subtenon de la rusa popolo al la rusa registaro kaj aprobo de ĝia reganta filozofio.

Li diris, ke same kiel antaŭe Ĉinio firme subtenos la disvolvan vojon de Rusio, kiu konformas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj firme apogos Rusion akceli sian disvolviĝon kaj revigligon.

Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas kapti la okazon de la Ĉina-Rusa Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado por akceli kunlaboron en tiaj kampoj kiel progresinta teknologio, esplorado kaj ekspluatado de vakcino kaj drogoj, kaj ankaŭ biosekureco, por senĉese levi ĉina-rusajn rilatojn al pli altaj niveloj kaj akceli sian propran disvolvadon por la bono de ambaŭ popoloj.

Putin diris, ke la voĉdono de la granda plimulto por la konstituciaj amendoj en la lastatempa referendumo helpos al Rusio konservi longtempan politikan stabilecon, pli bone defendi nacian suverenecon kaj oponi alilandan intervenon.

Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio ambaŭ alte ŝatas sian propran nacian suverenecon kaj sekurecon kaj ĉiam firme subtenas unu la alian, kio estis pruvita refoje per ilia reciproka subteno en la malfacilaj momentoj dum la pandemio, kaj per la lastatempa partopreno de la honora gardio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la Ruĝa Placo de Rusio.

Putin diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas en sia plej bona stato en historio. Li emfazis, ke Rusio firme subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, oponas ĉiajn provokajn agojn, kiuj atencas la suverenecon de Ĉinio, kaj opinias, ke Ĉinio estas plene kapabla pri certigo de longtempa prospero kaj stabileco en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin