Proparolanto: MOS sendos fakulojn al Ĉinio por kunlaboro pri spurado de kronviruso

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:13:18     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke post konsultiĝo inter la du flankoj, la ĉina registaro konsentis, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) sendu fakulojn al Pekino por interŝanĝi ideojn kun ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj pri kunlaboro bazita sur scienco por spuri la originon de la nova kronviruso

Zhao diris tiutage en gazetara konferenco, ke fakuloj de la MOS vojaĝos al Ĉinio por prepari sciencajn planojn por identigi la zoonotikan fonton de la malsano, kaj fakuloj de la du flankoj difinos la amplekson kaj laborojn de la internacia misio gvidata de la MOS.

Zhao diris, ke spurado de virusa fonto estas scienca afero, kiu devas esti studata de sciencistoj per internacia esplorado kaj kunlaboro tra la mondo, kaj ke ankaŭ la MOS opinias, ke tio estas longedaŭra procezo probable koncerna al multaj landoj kaj lokoj, kaj la MOS faros similajn vojaĝojn al aliaj landoj kaj regionoj laŭ la efektiva bezono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin