Ĉina ŝtatkonsilisto ĉeestis konferencon de la Sekureca Konsilio de UN pri libia demando

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:13:54     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede ĉeestis altnivelan publikan videokonferencon de la Sekureca Konsilio de la UN pri la demando de Libio kaj proponis kvar ideojn nome de la ĉina flanko por helpi al Libio restarigi pacon en frua dato.

La unua estas antaŭenigi ampleksan batalhalton kaj ĉesigi la perforton. Wang diris, ke Ĉinio alvokas tujan ĉesigon de malamikaj agoj de ĉiuj partioj en Libio kaj instigas al ĉiuj landoj efike efektivigi rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

La dua estas persisti en la direkto de politika solvado, kiu estas la sola eliro por la libia demando. Wang diris, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn reveni al la ĝusta vojo de dialogo, sekvi la principon de libia gvidado kaj libia posedo, subteni la UN kiel ĉefan kanalon de mediacio, kaj plene ludigi la rolon de regionaj organizoj kiel la Araba Ligo kaj la Afrika Unio por realigo de politika solviĝo de la libia demando.

La tria estas elimini la superverŝajn efikojn de la libia krizo por malebligi, ke Libio fariĝu la varmobedo de terorismo.

Wang diris, ke la kvara estas subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj ke tio estas grava antaŭkondiĉo por la Sekureca Konsilio por efika plenumado de la devo, kaj ankaŭ forta garantio por protekto de internaciaj paco kaj sekureco.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam tenas objektivan kaj justan pozicion pri la demando de Libio kaj insistas pri politika solvado de la libia demando sub la gvidado de la UN, kaj ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por helpi al libianoj renkonti la tagiĝon de paco. kaj preni la vojon de disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin