Ĉinio akcelos liberigon de investo en pli alta malfermiteco

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:15:52     Redaktoro:邱杰明

En 2020 Ĉinio plu reduktis negativajn listojn pri merkataliro de alilanda investo, malpliigante la erojn 40 de 2019 ĝis 33 nun. La novaj listoj ekvalidos en la 23-a de julio. Tio signifas plilarĝigon de la vojo de alilandaj investantoj en Ĉinio.

Kia estas la malfermiteco? Franca ĵurnalo La Tribune donis simplan ekzemplon: en la financa kampo unu alilanda korpo eĉ povos tutkapitable posedi kompanion pri vivasekuro aŭ pri valorpapero. Pasinteco la proporcio de akcioj posedataj de alilanda unuo ne povis superi duonon.

Post la eksplodo de la epidemio en multaj landoj iomete fermiĝis liberigo por ekstera investo, tamen pluapaŝe plimalfermiĝis la liberigo en Ĉinio, kio enkorpigas la ĉinan firman volon senĉese altigi liberigon de investo, ankaŭ klarigas kial "ne malpliiĝas la gusto de alilandaj investantoj pri Ĉinio", kion esprimis la franca ĵurnalo Les Échos.

Laŭ enketo de usona Grupo Rhodium en la unuaj 5 monatoj de 2020 per kunigo kaj aĉeto 9 miliardoj da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 8 miliardoj da eŭroj) de ekstera investo eniris en Ĉinion kaj unuafoje superis la skalon de kunigo kaj aĉeto de ĉinaj entreprenoj en aliaj landoj en la lastaj 10 jaroj.

De la kuranta jaro la epidemio de kronvirusa malsano forte batas tutgloban translandan investon. Laŭ raporto de UN pri monda investo de 2020, grandskale malpliiĝos alilanda rekta investo de la tuta globo en 2020 kaj estos la plej malalta nivelo de la lastaj 15 jaroj.

En tiu ĉi fono Ĉinio firme altigas malfermiĝon de ekstera investo, kio ne nur altiras plu eksteran investon, sed ankaŭ subtenas investan liberigon per reala ago kaj akcelas laŭgradan reprosperon kaj restabiligon de tutmonda komerca investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin