Nekovrita ĉeko kaŝis tri hipokritaĵojn

(GMT+08:00) 2020-07-09 14:18:10     Redaktoro:邱杰明

Post oficiala ekplenumo de leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo Britio kune kun aliaj landoj makulis Ĉinion pri la honkonga demando en la 44-a kunveno de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, poste britaj ĉefministro Boris Johnson, ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab kaj aliaj registaraj altaj oficistoj ludis "karton de pasporto", dirante, ke Britio povas doni kanalon por naturalizi 3 milionojn da honkonganoj, kiuj havas kvalifikon por peti transmaran pasporton de brita civitano, nome pasporto BNO.

Brita leganto Greg Gonway sendis artikolon al The Guardian kritiktante, ke la Ministerio de Internaj Aferoj fulme ellaboris la politikon pri pasporto BNO, kio donis justecon al "Generacio de Windrush", sed jam prokrastemis dekojn da jaroj!

La "Generacio de Windrush" simbolas enmigrintojn el la Kariba Maro, kiuj venis al Britio de 1948 ĝis 1971. La unuaj enmigrintoj per ŝipo nomata "Impero Windrush HMT" atingis Brition kaj vivtenis sin per fizikaj laboroj kaj faris grandan kontribuon al brita postmilita rekonstruo, prospero, disvolvo kaj socia bonstato. Tiu ĉi amaso estas titolita "Generacio de Windrush".

Dekojn da jaroj tiuj laŭleĝaj enmigrintaj suferis diskriminacion kaj en laboroj kaj en vivo. Kaj la brita registaro eĉ pli ne plenumis sian promeson doni al ili civitanan trakton. En 2018 britaj amaskomunikiloj malkovris, ke la registaro diris, ke iuj homoj de la "Generacio de Windrush" estas "nigruloj" kontraŭleĝaj, kaj postulis ilin forlasi Brition.

Laŭ sendependa enketo de la brita registaro, la laŭleĝaj enmigrintoj ricevis maljustan trakton, ĉar la instanco ne konservis leĝajn dokumentojn, kiuj sufiĉe atestas la leĝlokon de la "Generacio de Windrush", eĉ detruis tiamajn ĉiujn kartojn pri surbordiĝo en 2010.

Kiam necesas laborfortoj Britio alvokis enmigrintojn, kiam la ekonomio estas malbona, Britio forlasis ilin. Kiel tiu ĉi hipokritaĵo de la brita politiko pri migrintoj ne malvarmigis la "Generacion de Windrush"?

Lastajn jarojn mankis viveco de brita ekonomio, multaj britanoj kulpigis amason da enmigrintoj pri alta senlaboreco. Kaj la problemo de enmigrintoj estas la ĉefa movforto en sinliberigo el EU. Laŭ statistiko de The Guardian, en la unu jaro post publika voĉdono pri sinliberigo el EU, sume 5 301 civitanoj de EU estis pelitaj de la brita registaro, inter ili multaj ne scias la kialon. Sed en tiu ĉi periodo leĝe Britio ankoraŭ ne oficiale liberigis sin el EU kaj devis obei regularon kaj leĝojn de EU rilatajn al enmigrintoj.

Se interkonsento utilas al si Britio uzas ĝin, male forlasas ĝin. Kiel Londono restarigos la estontajn rilatojn kun Bruselo kun tiu ĉi hipokritaĵo?

Doni kanalon por naturalizi Brition al honkonganoj kun pasporto BNO, la esprimo persone estas senvalida leĝe. Britio kaj Ĉinio interŝanĝis memornotojn kaj Britio klare promesis ne doni loĝrajton en Britio al honkongaj ĉinaj civitanoj kun pasporto BNO. Laŭ leĝa klarigo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, tenantaj pasporton BNO ĉinaj samlandanoj estas ĉinaj civitanoj. Pri iu ajn politiko de alilandaj registaroj por ĉina civitano la ĉina registaro rajtas demandi kaj alpreni rilatajn rimedojn.

Kaj kun tiu ĉi hipokritaĵo ĉu Britio ne timas esti mokita?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin