Diĝita ekonomio kontinue estas ŝlosila forto akceli kreskon de ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2020-07-09 19:34:28     Redaktoro:邱杰明

Nie Mingxue laboras pri sendado en la urbo Guiyang de la ĉina okcidenta provinco Guizhou kaj per interreto li donas fulman ekspresan parigitan servon en la sama urbo kaj meznombre gajnas preskaŭ dek mil juanojn monate. La nombro de ĉi tiuj ekspresantoj en pli ol 200 ĉinaj urboj superis 900 mil, proksimume triono de ili venas de malriĉaj lokoj.

Tio estas miniaturo de disvolvo de ĉina diĝita ekonomio. En la lastaj pli ol dek jaroj kontinue plivastiĝis ĉina diĝita ekonomio kaj aperis amaso da postenoj. Intime rilatas al diĝita ekonomio la 4 el 9 novaj postenoj, publikigitaj lastatempe de la ĉina oficiala flanko, nome inĝenieroj pri blokĉeno, interretaj merkatigistoj, testantoj pri sekureco de informoj kaj servisto por interreta lernado. Tio ne nur utilas al plivastigo de nova spaco por dungiĝo, sed ankaŭ kreas novajn kreskojn de disvolvo de la ĉina ekonomio.

Laŭ blanka libro pri disvolvo de ĉina diĝita ekonomio, plej freŝe publikigita de Ĉina Akademio de Informa kaj Komunika Teknologio, en 2019 kresko de ĉina diĝita ekonomio estis 35 600 miliardoj da juanoj, kaj la diĝita ekonomio okupis 36,2% de la malneta enlanda produkto, sed en 2005 tiu ĉi proporcio estis nur 14,2%. Estas menciinde, ke en 2019 la kontribuo el diĝita ekonomio al kresko de la malneta enlanda produkto atingis 67,7% kaj diĝita ekonomio fariĝis la kerna ŝlosila forto por kresko de la ĉina ekonomio.

Inter ili la diĝita ekonomio sur la serva kampo estas progresinta, aparte rapide disvolviĝas elektronika komerco, divida ekonomio kaj ciferigoj de aliaj servoj kaj faris grandan kontribuon al kresko de la diĝita ekonomio. En 2019 sumo de ĉina interreta detala vendado de varoj kalkuliĝis je 8 500 miliardoj da juanoj, pli ol 19,5% ol tiu en 2018, kaj okupis 20,7% de totala sumo de detala vendado de konsumantoj, pliiĝinta je 2,3 procentoj.

Nun la ĉina diĝita ekonomio eniras en la novan periodon, kiam senĉese plivastiĝas kunfandiĝo de la diĝita ekonomio kaj reala ekonomio, senĉese profundiĝas grado de la kunfandiĝo kaj senĉese pliboniĝas strukturo de la kunfandiĝo. Kaj diĝita ekonomio rekonstruas ekologion en diversaj kampoj de la ĉina ekonomio kaj forte akcelas altkvalitan disvolvon de la ĉina ekonomio.

Diĝita ekonomio tiel rapide fortiĝas en Ĉinio, ĉar la ĉina merkato estas giganta kun granda potenciala forto. Ĝis marto de 2020 la nombro de ĉinaj retanoj atingis 904 milionojn kaj ĝeneraligo de interreto atingis 64,5%, precipe granda nombro de junaj uzantoj de interreto estas solida bazo por ke diĝita ekonomio disvolviĝu kaj kondiĉo por diĝita komerca modelo rapide ekuzeblu en reala komerco. Nun en Ĉinio jam estas vivo de multaj ĉinoj, ke "agas figroj, venas produktoj el la mondo" kaj "frandaĵoj venas post tajpo", sekve de popularigo de movebla pago kaj vigla disvolvo de platformoj de elektronika komerco. Laŭ raporto pri pagmekanismo publikigita de la Ĉina Centra Banko, en 2019 okazis 101,431 miliardoj da moveblaj pagoj, kio valoras sume je 347, 11 duilionoj da juanoj, pli multe respektive je 67,57% kaj 25,13% ol tiuj en 2018.

La ĉina giganta amaso de interretaj uzantoj instigis ĉinajn kaj alilandajn scienc-teknikajn entreprenojn kontinue provi novajn tekniojn kaj novajn produktojn. Ekzemple "komune uzata biciklo" fariĝis solvo por "la lasta kilometro" en urboj; "interreta ofertado de varoj per rekta elsendo" fariĝis grava kanalo por ĉinaj junuloj por interreta aĉeto…senĉese naskiĝas novaj teknikoj kaj novaj industrioj en la ĉina merkato, kiu plenas je viveco kaj aktiveco, tial Ĉinio fariĝis giganta eksperimentejo de diĝita ekonomio.

Oni devas rimarki, ke diĝita industriigo, inkluzive de la 5-a generacio de movebla interreto, granda datumo kaj blokĉeno, establis bazan platformon por prospero de diĝita ekonomio en Ĉinio. Jam funkciis pli ol 400 kreitaj aplikaĵoj de la 5-a generacio de movebla interreto en Ĉinio, rilataj al industrio, trafiko, kuraco kaj aliaj multaj industrioj. Ĉina Akademio de Informa kaj Komunika Teknologio publikigis raporton antaŭkalkulante, ke de 2020 ĝis 2025 pro la 5-a generacio de movebla interreto ĉina diĝita ekonomio kreskos je 15 200 miliardoj da juanoj.

Samtempe kun tio serio da rimedoj de la ĉina registaro por disvolvo per renovigo donis potencan subtenon de makropolitikoj al diĝita ekonomio. Decembre de 2019 en laborkunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri ekonomio oni klare elmetis forte disvolvi diĝitan ekonomion. En 2020 dum la batalo kontraŭ la epidemio gravan rolon ludis diĝitaj teknikoj, industrioj kaj servoj kaj la rapida disvolvo de diĝita ekonomio grandmezure malpliigis negativan influon de la epidemio. Nun Ĉinio ekfunkciigis planon pri granda "nova infrastrukturo" kaj multaj ĉinaj scienc-teknikaj entreprenoj aliĝis al konstruo de diĝitaj centroj. La 3-an de julio la kompanio Tencent ekfunkciigis diĝitan centron, kiu laŭplane instalos pli ol milionon da serviloj kaj estas la plej granda projekto de nova infrastrukturo en suda Ĉinio.

Oni povas antaŭvidi, ke post la epidemio diĝita ekonomio estos plu la ŝlosila forto por akceli kreskon de la ĉina ekonomio. Jonathan Woetzel, prezidanto de Tutgloba Instituto de McKinsey, montris, ke Ĉinio reskribas tutmondan ciferigan situacion kaj donas subtenon kaj inspiron al transmaraj entreprenoj, probable fariĝos la forto gvidi tutgloban ciferigan disvolvon en estontaj kelkaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin