Leĝo pri nacia sekureco en HSAR estas bazo de prospero kaj stabileco de Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-09 19:35:09     Redaktoro:邱杰明

La usona Kongresa kaj Administra Komisiono pri Ĉinio publike postulis, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) respondecigu la ĉinan registaron pri malobservoj de homaj rajtoj. En la 44a sesio de la Konsilio de Homaj Rajtoj de la UN, Usono ankaŭ instigis al Britio kaj aliaj landoj kritiki Ĉinion, ke la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo endanĝerigas la princion "unu lando, du sistemoj" kaj havas evidentan influon sur homajn rajtojn de lokanoj. Reprezentanto de Kubo al la UN publikigis komunan deklaron nome de 53 landoj, oponante la absurdajn asertojn de Usono kaj Britio. La deklaro diris, ke en iu ajn lando, la leĝdona povo pri nacisekurecaj problemoj apartenas al ŝtato, kio esence estas ne afero de homaj rajtoj kaj tial ne bezonas esti submetita al diskuto en la Konsilio pri Homaj Rajtoj. Poste reprezentantoj de aliaj pli ol 20 landoj sinsekve parolis en la kunveno, emfazante, ke ne-interveno en internajn aferojn de suverenaj landoj estas grava principo de la Ĉarto de la UN kaj bazaj normoj de internaciaj rilatoj, kaj esprimis subtenon al la leĝdono pri protekto de nacia sekureco en Honkongo.

La Oficejo pri Protekto de Nacia Sekureco de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estis inaŭgurita merkrede, markante grandan paŝon antaŭen por restarigi leĝon kaj ordon en la tutmonda financa centro. Antaŭ tio, ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam diris en gazetra konferenco, ke la leĝo celas nur tre malgrandan nombron da leĝrompintoj kaj protektas la liberecon kaj rajtojn de la granda plimulto de honkongaj loĝantoj. Tiutage la honkonga biloborsa indico Hang Seng iom kreskis. La investantoj opiniis, ke adopto de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo utilas al merkato kaj firmigos la pozicion de Honkongo kiel la azia financa centro

Antaŭ nelonge, profesoro David D. Meye de la Vaŝingtona Universitato , specialisto de la Internacia Financa Esplorcentro, diris en sia artikolo, ke la pozicio de Honkongo kiel la azia financa centro estas sekura pro ĝia grandeco kaj sperto kaj la subteno de Ĉinio, kaj estas neniu evidenta anstataŭanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin