Wang Yi faris sugestojn pri revenigo de ĉina-usonaj rilatoj al ĝusta vojo

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:11:22     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde faris tri sugestojn pri revenigo de ĉina-usonaj rilatoj al la ĝusta vojo, kiam li parolis en la Ĉina-Usona Pensfabrik-Mediata Forumo.

Wang diris, ke unue, la du landoj devas aktivigi kaj malfermi ĉiujn kanalojn de dialogo. Nur komunikado povas forigi malveraĵojn, kaj nur dialogo povas malebligi misjuĝon, kaj reasertis, ke la pordo al Ĉinio por dialogi restas malfermita.

Wang diris, ke se la usona flanko estas preta, Ĉinio povas restarigi kaj rekomenci la dialogajn mekanismojn sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj. Ĉiuj problemoj povas esti metitaj sur la tablon. Ĉiuj malkonsentoj povas esti traktitaj konvene per dialogo. Li aldonis, ke samtempe, se Usono ne starigos restriktojn, ankaŭ Ĉinio volas akceli interŝanĝojn kaj interagojn inter registaraj departementoj, subnaciaj registaroj kaj sociaj sektoroj, por ebligi al la du popoloj pli bone koni kaj kompreni unu la alian.

Due, ekzamenu kaj konsentu pri la listoj de interagoj. Wang diris, ke konsidere al la interligiteco kaj komplekseco de demandoj, estas favore, ke la du flankoj sidiĝu kune, zorge diskutu pri la demandoj kaj ellaboru listojn de kunlaboraj kampoj, dialogoj, kaj demandoj, kiuj bezonas taŭgan traktadon.

Trie, fokusiĝu kaj kunlaboru pri respondo al la kronvirusa epidemio. Wang diris, ke fronte al la viruso, kunlaboro devas esti la plej granda prioritato, kaj Ĉinio volas dividi kun Usono informojn pri prevento kaj regado de la epidemio kaj ankaŭ pri sperto de respondo. Li aldonis, "Ni ankaŭ volas havi striktajn interŝanĝojn kun Usono pri diagnozoj kaj terapioj, vakcinoj kaj ekonomia renormaliĝo."

Wang rimarkigis, ke ĉina-usonaj rilatoj alfrontas la plej severan defion de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj ke iuj en Usono kun ideologia antaŭjuĝo prenas ĉiujn eblajn rimedojn por portreti Ĉinion kiel kontraŭulon kaj eĉ malamikon.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio konservas tre stabilan kaj konsekvencan politikon al Usono kaj volas disvolvi la duflankajn rilatojn kun bonvolo kaj sincereco. Tamen por atingi tiun celon, la du flankoj devas labori en la sama direkto, respekti internacian leĝon kaj internaciajn regulojn kaj okazigi egalajn dialogojn kaj konsiliĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin