Ĉina vicĉefministro substrekas stabiligon de eksterlanda komerco kaj investado

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:12:17     Redaktoro:邱杰明

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua ĵaŭde alvokis klopodojn konservi la ĝeneralan situacion de eksterlanda komerco kaj investado.

Hu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn per telekonferenco. Hu diris, ke eksterlanda komerco kaj investado ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. Stabiligo de eksterlanda komerco kaj investado estas grava parto de la klopodoj por certigi stabilecon en ses frontoj kaj sekurecon en ses kampoj.

La ses frontoj estas dungado, financa sektoro, eksterlanda komerco, fremda investado, enlanda investado kaj anticipoj. La ses kampoj aludas sekurecon de laborpostenoj, bazajn vivbezonojn, operaciojn de merkataj entoj, sekurecon de nutraĵo kaj energio, stabilajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj normalan funkciadon de baznivelaj registaroj.

Hu emfazis, ke registaraj politikoj devas esti fidele efektivigitaj, kaj servoj al entreprenoj devas esti bonigitaj por helpi al la entreprenoj venki malfacilojn en la severa kaj kompleksa internacia medio kaj la kronvirusa pandemia situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin