Ĉinio urĝas Usonon forĵeti malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:13:19     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, kaj labori kun Ĉinio por antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la komenton en gazetara konferenco responde al rimarkoj de usona ministro pri defendo Mark Esper, kiu diris, ke "Ĉinio kaj Rusio estas niaj plej grandaj strategiaj konkurantoj", kaj ke "ni starigis Grupon pri Ĉina Strategia Administrado kaj mi instrukciis la Universitaton de Nacia Defendo rearanĝi sian instruplanon per dediĉo de 50% de la kursoj al la Ĉina Popola Respubliko."

Zhao diris, "La rimarkoj de ĉi tiu usona oficialulo kaj la Strategio pri Nacia Defendo de 2018, kiujn li menciis, estas fundamente malperfektaj kaj iras kontraŭ la tendenco de la epoko, ĉar ili predikas nenion alian krom malaktualajn konceptojn pri malvarm-milita pensmaniero, nul-suma mensostato, kaj sensaciigas strategian konkurencon inter grandaj landoj."

Li diris, ke la politiko de Ĉinio pri Usono estas konsekvenca kaj klara. "Ni sin devontigas al kunlaboro kun la usona flanko por ne-konfliktado, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Samtempe ni firme nin dediĉas al protekto de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de Ĉinio."

Zhao diris ankaŭ, ke Ĉinio urĝas Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, ĝuste rigardi la mondon kaj ĉina-usonajn rilatojn en la 21a jarcento, kaj labori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin