Honkongaj amaskomunikiloj: Usono devas lerni de Ĉinio kontraŭepidemidajn rimedojn

(GMT+08:00) 2020-07-10 16:52:42     Redaktoro:邱杰明

Marde honkonga ĵurnalo South China Morning Post publikigis artikolon dirante, ke stulta kaj malŝpara Usono devas lerni de Ĉinio rimedojn kontraŭ la epidemio.

La artikolo diras, ke per severaj rimedoj, scienc-teknikaj monitoraj metodoj kaj forta testa kapablo Ĉinio baze regas la kronvirusan epidemion. Sed Usono ankoraŭ baraktas en rekomenco kun nematuraj kondiĉoj kaj la stato, ke ĉiu agas en sia propra maniero. Kompare kun homplenaj plaĝoj kaj drinkejoj en Usono ĉinoj zorgeme tenas distancon eĉ en gravaj festoj. Kompare kun Usono Ĉinio eble estas pli malriĉa kaj pli malevoluinta, tamen ĝi havas pli fortan adaptiĝon. Ankaŭ ĉinoj kapabas elteni grandan penon.

Kial la usona ekonomio ne estas forta en rezisto kontraŭ la kronvirusa malsano? Unue malmultaj usonanoj ŝparas monon. Sed la proporcio de ĉinaj familioj pri mondepono estas la monde plej alta. Kiam eksplodis la epidemio de la kronvirusa malsano pliiĝis monŝparado de ĉinoj. Tial estas pli malgranda la premo al la ĉina registaro por garantii vivtenon de popolamasoj.

Due la usona ekonomio estas akcelata de konsumado. La ĉefa industrio de la usona ekonomio estas serva industrio, kaj konsumo okupas pli ol du trionoj. Kaj usona konsumo malpliiĝis pro aldono de imposto rilata al komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj aperis malpliiĝo post eksplodo de la epidemio kaj en la unua trimestro malpliiĝis je 7,5%.

Sed en Ĉinio konsumo fariĝis la ĉefa movforto por kresko kaj reprospero de la ekonomio. Ĉinio povas venki mankon de konsumo per stimulo al konsumantoj. Iuj lokaj registaroj ellaboris rimedojn pri mallongtempa stimulo, ekzemple disdono de biletoj por aĉeto. Kaj longtempaj rimedoj por stimuli konsumon enhavas pli perfektigitan socian sekuran reton, ekzemple en kuraca kaj saniga flanko.

Ĉina ĉie interreta detalado vigle disvolviĝas sen influo el malintimiĝo de sociaj kontaktoj. Nun Ĉinio estas la monde plej granda merkato de elektronika komerco, kiu okupas pli ol duono de la tutgloba interreta venda kvanto. Pro elektronika komerco, movebla pago kaj milionoj da ekspresantoj oni povas fari konsumon en hejmo.

Trie la usona produkta sistemo estas la plej plibonigita tamen ne fleksebla. Ekzemple la usonaj grenaj produkto kaj cirkulo estas la monde plej altaj. Tiu ĉi amasiga kaj industriiga sistemo estas la plej plibonigita en ordinaraj tagoj kaj amaso da manĝaĵoj estas distribuitaj al manĝejoj. Tamen kiam manĝejoj estis fermitaj, mankas simpla metodo por redistribui la manĝaĵojn al familioj. Estas tute malplena bretoj en vendejoj, sed lakto estas verŝita en kloakon. Leviĝas prezo de porkaĵo sed malleviĝas prezo de porko.

Kompare kun tio la ĉina sistemo havas relative malaltan mekanizecon, sed pli fortan adapteblecon. Krom ĉenaj supermerkatoj ekzistas diversaj spicejoj kaj tradiciaj bazaroj, ankaŭ interretaj vendejoj.

La kronvirusa epidemio malkovris sistemajn mankojn de usona socio kaj ekonomio. Ĝia ekonomio havas multajn avantaĝojn, sed strukturo ne taŭgas al rezisto kontraŭ pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin