Ĉinio refutas akuzojn de Pompeo pri kronvirusa pandemio

(GMT+08:00) 2020-07-11 17:39:41     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio ĵaŭde refutis la rimarkojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, en kiu li asertis, ke Ĉinio ne diris al la mondo la veron pri la kronvirusa malsano, dirante, ke la rimarkoj denove montris lian naturon de mensogo kaj trompado.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke parolante pri kredindeco, Usono, sub la flago de "Usona Unuaeco", refoje forlasis siajn proprajn internaciajn promesojn kaj obligaciojn, ofte retiriĝis el traktatoj kaj internaciaj organizoj kaj fariĝis la plej granda ĝenanto en la lastaj jaroj.

Zhao diris, "Parolante pri faktoj, mi volas demandi, ĉu la usona registaro povus diri la veron kaj klarigi al la usona popolo kaj la internacia komunumo demandojn inkluzive de la biologia laboratorio Fort Detrick, kaj la malsano EVALI kaj ĝiaj biologiaj laboratorioj en la tuta mondo."

La proparolanto diris, "Parolante pri respondeco, la konfirmita nombro de kronvirusaj kazoj en Usono superis 3 milionojn, kun pli ol 130 000 mortoj, kaj la usona registaro havas neeviteblan respondecon pri tio. Sub ĉi tiuj cirkonstancoj, mi ne povas kompreni, kial homoj kiel Pompeo ankoraŭ senhonte fanfaronas pri kredindeco, faktoj kaj respondeco." Li aldonis, ke Ĉinio urĝas Usonon aŭskulti la voĉojn de forta opono kontraŭ ĝia ofta retiriĝo el traktatoj kaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin