Ĉinio disvastigas reformojn provitajn de eksperimentaj liberkomercaj zonoj tutlande

(GMT+08:00) 2020-07-11 17:40:14     Redaktoro:邱杰明

La Ministerio de Komerco diris vendrede, ke entute 260 reformaj rimedoj provitaj de ĉinaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj estis divastigitaj tutlande en la pasintaj ses jaroj.

Tang Wenhong, direktoro de la departemento pri eksperimentaj liberkomercaj zonoj kaj liberkomercaj havenoj de la Ministerio de Komerco, diris en gazetaro konferenco, ke sur lokaj niveloj, 1 151 reformaj rimedoj de la 18 ĉinaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj estis adoptitaj en la provinc-nivelaj regionoj, en kiuj troviĝas eksperimentaj liberkomercaj zonoj.

Li diris, ke la disvastigo de reformaj rimedoj helpis bonigi la komercan medion tutlande per altigo de la konscio pri reformo, malferma nivelo kaj administra efikeco.

Cirkulero marde publikigita diris, ke en la freŝa movo, la Ŝtata Konsilio decidis apliki la sesan aron da rimedoj provitaj de la eksperimentaj liberkomercaj zonoj tra la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin