Kontinua reprosperiĝanta konsuma merkato metis aktivecon al ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2020-07-11 17:47:00     Redaktoro:邱杰明

Ĵaŭde la ĉina oficiala flanko publikigis donitaĵojn montrante, ke en la unua duonjaro de la kuranta jaro ekspresa industrio laŭgrade sin liberigis el influo de la epidemio kaj rapide reprosperiĝis, kaj meznombra kreska rapideco de negockvanto atingis 22,5%, proksimiĝanta al la meznombra nivelo de la lasta jaro. Estas menciinde, ke la junia indico de ĉina ekspresa disvolvo estas 364,2, pli multe je 75,1% ol tiu en junio de 2019, la kresko estas tre klara.

Ĉinio havas la monde plej evoluintan elektronikan komercon kaj la rapida rekomenco de ekspresa negoco estas la miniaturo de la kontinua reprosperiĝo de konsuma merkato. En la nuna Ĉinio elektronika komerco kaj ekspresa industrio kune helpas altgradigon de konsumado, kio jam estas normala.

En la kuranta jaro la kronvirusa epidemio iagrade batis la konsuman merkaton. Pri tio Ĉinio rapide alprenis rimedojn kaj klopodis por ŝanĝi krizon al ŝanco. Komence de marto kontinue pliboniĝis la prevento kaj regado de la epidemio, kaj Ĉinio klare proponis kombini la rekomencon de produktado kaj laboro kun grandigo de anlanda postulado, eligi konsumon bremsitan kaj frostigitan, nutri kaj fortigi novan kaj altgradigitan konsumon naskitan dum la prevento kaj regado de la epidemio por kompensio al konsumado de varoj kaj servoj.

Justin Sargent, ĝenerala direktoro de Nielsen, la kompanio pri monitoro de tutmondiĝo kaj analizo de ciferoj, en Ĉinio, lastatempe diris, ke jam aperis signoj de reprosperiĝo de la ĉina konsuma merkato, kio metis novan vivecon al disvolvo de la ĉina ekonomio, ankaŭ kunportis esperon al la tutgloba ekonomio.

Ĉinio havas 1,4 miliardo da loĝantoj, inkluzive de 400 milionoj da homoj kun meznivelaj salajroj, tial estas granda la tenaceco kaj la spaco de la konsuma merkato. Ĝuste pro tio kiam estis bremsita konsumado en veraj vendejoj, rapide ekviglis interreta konsumado kaj aperis novaj konsumaj modeloj kiel interreta laboro, longdistanca diagnozo, interreta eduko kaj interreta bazaro. En normaliĝo de ĉina prevento kaj regado de la epidemio danke al apogo de scienc-teknika progreso, tiuj novaj konsumoj senĉese disvolviĝas kaj fortiĝas, ili donas novan movforton al kresko de la ĉina ekonomio.

Cetere la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj stimulantaj konsumadon, kio ludis gravan stimulan rolon por altiri konsumadon. Ĝis la 8-a de majo 28 provincoj, municipoj kaj pli ol 170 urboj de Ĉinio disdonis konsumajn biletojn valorajn je pli ol 19 miliardoj da juanoj, kio grande altigis varmon de konsumantoj.

La kontinua prosperiĝo de ĉina konsuma merkato ne nur donis fortan fidon al ĉina ekonomio sed ankaŭ donis esperon al la monda ekonomio. Komence de junio tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri komerco Jurin Laksanawisit per rektaj elsendoj de ĉina platformo de elektronika komerco reklamis tajlandajn fruktojn al ĉinoj, kaj per unu rekta elsendo vendis preskaŭ 5 mil fruktojn de durioj kaj aliajn tajlandajn specialaĵojn. Cetere Ĉinio jam konfirmis laŭplane okazigi la trian Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion. Aŭstralia retejo Orient-Azia Forumo lastatempe publikigis artikolon montrante, ke Ĉinio estas la ŝlosilo por ke ekonomio frue reprosperiĝu post la epidemio.

Laŭ plano estas elirpunkto kaj celo kontentigo de ĉina enlanda bezono, tial Ĉinio rapidigos establi kompletan enlandan sistemon, laŭgrade formos la novan disvolvan situacion, ke enlanda granda cirkulo estas la ĉefa korpo kaj enlanda kaj eksterlanda cirkuloj stimulas unu al la alia. Nun la potenciala forto de ĉina konsumo kontinue estas instigita, akcelas la enlandan merkaton esti la monde plej granda konsuma merkato, kio metas novan vivecon al kresko de la ĉina ekonomio kaj helpas stabiligon kaj reprosperigon de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin