Ĉinio asignis 309 milionojn da juanoj por helpi regionojn trafitajn de inundoj

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:04:05     Redaktoro:邱杰明

La Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo diris sabate, ke Ĉinio asignis entute 309 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 44,2 milionojn da usonaj dolaroj) por helpi regionojn trafitajn de inundoj en la lando.

La fondusoj destinitaj de la komisiono estos liveritaj al regionoj forte trafitaj de inundoj, inkluzive de Anhui, Jiangxi, Hubei kaj Chongqing, por subteni konstruadon kaj riparadon de loka infrastrukturo kaj publikaj instalaĵoj.

La Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco marde plialtigis la krizokazan respondon al regado de inundo de nivelo IV ĝis nivelo III, ĉar senĉesaj fluvegoj daŭre kaŭzis detruojn tra vastaj regionoj de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin