Usonaj retanoj insultis Pompeon: nacia honto kaj trompanto ktp

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:09:04     Redaktoro:邱杰明

"Prezenti buŝe fekaĵojn", "nacia honto", "trompanto" ,"mokataĵo"…lastajn tagojn, Mika Pompeo, ŝtatsekretario de Usono, estis forte insultata de retanoj en socia komunikejo, kaj la kialo estas, ke merkrede en gazetara kunveno li laŭdis "Usono ankoraŭ estas gvidanto de la mondo kontraŭ la epidemio…"

Laŭ ĵaŭda raporto de ABC, kvankam la nombroj de usonaj konfirmitaj kazoj kaj mortintoj okupis la unuajn lokojn de la mondo, tamen merkrede Pompeo ankoraŭ diris, ke tio ne signifas, ke Usono ne estas "gvidanto kontraŭ la epidemio".

Laŭ la raporto Pompeo ankaŭ kritikis, ke estis "neglektoj" de Monda Organizo pri Sano (MOS) en traktado de la epidemio. Li diris sen iu ajn atesto, ke troviĝas en la organizo "longtempa historio de koruptiteco kaj politikigo, kaj en dekoj da jaroj ĝi ne plenumis sian kernan mision". Li ankaŭ daŭre malpurigis Ĉinion dirante, ke "lastajn kelkajn monatojn Pekino ĉiam diris, ke ĝi raportis la esplodon de la viruo al MOS, sed nun ni scias, ke tio ne estas vera."

Eĉ ABC ne povas konsenti tiun ĉi makulon. La raporto diras, ke la paroladoj de Pompeo tute estas "memkontraŭaj". Antaŭ 3 monatoj li diris al usonanoj, ke MOS kaj aliaj grandaj establaĵoj ne nur helpis civitanojn tra la mondo sed ankaŭ protektis usonanojn.

ABD diris, ke kompare kun kritiko al aliaj landoj, estas male, ke Usono, kiu elektis retiriĝon el MOS, "damaĝos" tutgloban reziston kontraŭ la epidemio. Ĵaŭde brita fama medicina revuo The Lancet publikigis subskriban komunan artikolon de multaj usonaj erudiciuloj dirante, ke la usona retiriĝo el MOS estas ne nur kontraŭleĝa sed ankaŭ minacas sanon kaj sekurecon de la mondo kaj de Usono.

Ankaŭ amaso da retanoj kondamnis paroladojn de Pompeo. Ili insultis lin "prezenti buŝe fekaĵojn", "nacia honto", "trompanto" kaj "mokataĵo"….

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin