Brazila erudiciulo laŭdas rolon luditan de ĉinaj elektronikaj entreprenoj dum tutmonda batalo kontraŭ la epidemio

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:10:50     Redaktoro:邱杰明

Antaŭ nelonge Renata Thiébaut, brazila esploristo el Harvard-Universitato, profesoro kaj doktoro de Komerca Lernejo de Alibaba, diris dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke dum la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19 ĉinaj elektronikaj entreprenoj ludis ŝlosile gravajn rolojn. Ili ne nur faris kontribuon al Ĉinio, sed ankaŭ liveris valorajn subtenojn al aliaj landoj.

Thiébaut diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, la elektronika komerco de Ĉinio evoluis maturan produktan sistemon, kaj movebla pagado, logistita reto kaj infrastrukturoj estas tre kompletaj. Krome sinsekve aperis novajn teknikojn en ĉiuj monatoj.

Ŝi alvokis diversajn landojn de la mondo plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, trejni novajn industriojn kaj movfortojn por akceli tutmondan ekonomian revigliĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin