Enketo: la fido de EU-civitanoj al Usono abrupte falas

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:12:42     Redaktoro:邱杰明

En la lastaj tagoj la ĵurnalo Guardian raportis, ke la grandskala enketo montras, ke pro la krizo de la novkronvirusa malsano, la fido de civitanoj el landoj de Eŭropa Unio al Usono rapide malboniĝis. Pli ol 60% de enketitoj el Germanio, Francio, Hispanio, Danlando kaj Portugalio esprimis, ke ili ne plu havas fidon al Usono.

El preskaŭ ĉiuj landoj, en kiuj okazis la enketo, multaj homoj esprimis, ke post la eksplodo de la pandemio, ili komencis ŝanĝi siajn opiniojn pri Usono. Danlando (71%), Portugalio (70%), Francio (65%) kaj Hispanio (64%), havas negativan sintenon al Usono.

Politikaj fakuloj Susi Dennison kaj Pawel Zerka faris analizon al la enketa datumo kaj diris, ke pro usona respondo al la publiksana krizo, oni jam perdis sian fidon al Usono.

Germana ĉefministro Angela Merkel akceptis intervjuon de la ĵurnalo Guardian kaj avertis, ke la mondo ne povas opinii, ke Usono estas la sola superpotenco de la mondo.

La enketo estis farita de la fino de aprilo ĝis la fino de la unua semajno de majo, kaj inkluzivas 9 landojn de EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin