Usona pintklasa fakulo pri infektaj malsanoj estis flankenmetita de Blanka Domo

(GMT+08:00) 2020-07-13 14:45:05     Redaktoro:祃璟琳

La ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto raportis dimanĉe, ke malgraŭ sia gvida rolo en la usona batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, usona pintklasa fakulo pri infektaj malsanoj Anthony Fauci estis flankenmetita de la Blanka Domo.

La ĵurnalo citis en sia raporto rimarkojn de anonima altranga oficialulo de la Blanka Domo, ke Fauci jam ne informas usonan prezidenton Trump nek plu estas en la Ovala Oficejo.

Laŭ la raporto, Fauci jam ne parolis kun Trump ekde la unua semajno de junio. De post kiam la kronvirusa epidemio eksplodis en Usono, la registaro de Trump kaj precipe la prezidento mem streĉis rilatojn kun la sciencisto pri kontraŭepidemia politiko de la lando.

Lastatempe, kun drasta kresko de kronvirusaj infektoj kaj mortoj en plej multaj usonaj ŝtatoj, Fauci, kies aperoj en televidaj programoj laŭdire estis malhelpitaj de la Blanka Domo, kritikis la respondon de Usono al la epidemio.

Marde en televida programo de rekta elsendo, Fauci avertis homojn ne fari "falsan rakonton" pri malkresko de mortokvanto rilata al la kronvirusa malsano, kvankam Trump daŭre fanfaronis pri progreso akirita de Usono en traktado de la epidemio per falo de mortokvanto en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin