Familiestroj notas valoran momenton de ekzamenatoj per poŝtelefono

(GMT+08:00) 2020-07-13 15:51:48     Redaktoro:祃璟琳

La 8a de Julio estis la 2a tago de la universitata enirekzameno 2020. Je ĉirkaŭ la 8a horo matene, en la urbo Shenyang, antaŭ la pordo de la 120a mezlernejo kiel ekzemanejo streĉiĝis kordono, por ke ekzamenatoj povu sekure kaj facile eniri en la ekzamenejon.

La ekzameno komenciĝis. Ekster la ekzamenejo la familiestroj de la ekzamenatoj atendis starante sen pacienco kaj kun espero. Iuj babilis inter si pri kiel akompani sian infanon en ties preparo al la ekzameno, aliaj iris al la rekrutiga propaganda stacio kaj interŝanĝis opiniojn kun la respondeculo, ĉar ili volis serĉi pli da ebloj por sia infana futuro.

Finiĝis la ekzameno, kaj ekzamenatoj sinsekve eliris el la ekzamenejo. La familiestroj iris renkonte al sia infano, notante, per poŝtelefono, lian/ŝian tiun ĉi valoran momenton kiel memorindaĵon.

"La universitata enirekzameno estas la plej trezora leciono en la homa vivo. Kvankam finiĝis la ekzameno, tamen tio estas nova startpunkto por mia infano."Diris iu familiestro kun rideto. (teksto: Zhang Yunqi)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin