china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Retletero de Leopold Patek al E-redakcio de ĈRI(foto)
(GMT+08:00) 2007-08-14 16:42:23

Karaj amikoj, en la programero "Esperanto en Marŝo" elsendita la 11-an de aŭgusto troviĝis E-informo pri Herzbergo, la Esperanto-urbo. Nia fidela aŭskultanto s-ro Leopold Patek sendis al mi, Lina, retleteron pri la informo. Jen la retletero:

*********

Kara Skipo de la Esperanto-redakcio,

Hieraŭ vi elsendis informon pri Hercbergo la Esperanto-urbo. Mi jam estis tie (vidu la foton) kaj en la informejo por turistoj mi ricevis informon ankaŭ en Esperanto. Hercbergo estas vere ekzemplodona urbo!

Ĉu la sportistoj kaj turistoj venontjare en Pekino ricevos ankaŭ informojn en Esperanto?

Amikajn salutojn al ĉiuj anoj de la Esperanto-Sekcio!

Leopold PATEK

Klosterneuburg (Klostronovburgo),

Urbo de la Interpopola Komprenigho (ekde 1989), Austrio

Mesaĝo 39/2007

**********

Novaĵo pri Esperanto-urbo Hercbergo en "Esperanto en Marŝo" elsendita la 11-an de aŭgusto estas jena:

Jen pozitiva novaĵo el Herzberg, la Esperanto-urbo. Ĉu oni eĉ kreos Esperanto-regionon? Nekredeble, sed vera informo:

Je la 27a de julio 2007 Peter Zilvar, Marika Frense kaj Zsofia Korody partoprenis projektfoiron en la najbara urbo Osterode. Interalie pro la unika agnosko: Herzberg, la Esperanto-urbo, filio de Germana E-Asocio por kulturo kaj klerigado en Herzberg, oficialaj kontaktoj per Esperanto al pola ĝmelurbo. La bonŝancoj por "modela Esperanto-regiono" vere realas, eble jam en 2008 oni povos ricevi subtenojn. Cetere estis vere longa kaj kontinua preparvojo. Ministro Ehlen el Hanovro, deputino s-ino Seeringer, kiu baldaŭ vizitos Germanan Esperanto-Centron en Herzberg, kaj subdistriktestro Bernd Reuter donas verdan lumon por la plua multfaceta progreso de Esperanto en la reala vivanta medio.

Cetere, por la gimnazio en Herzberg oni jam peris sukcesajn kontaktojn al gimnazio en Budapeŝsto, al ĝemelurbo en Gora kaj nun pro klasvizitoj ankaŭ al gimnazio en Nov-Brunsvigo en Kanado. La direktoroj vere ĝojis kaj laŭdas Esperanton, nun oni serĉas kontaktojn al gimnazio en Italio.

*********

Karaj amikoj, vin salutas Lina. Via opinio pri "Esperanto en Marŝo" ĉiam estas bonvena. Bonvole sendu ĝin al mi Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040