
Saluton, karaj aŭskultantoj! Kiel vi fartas nun? Shanshan ĉi-tie elkore salutas vin. Nun vi aŭskultas unuan parton de la intervjuo al s-ro Dennis Keefe, usona esperantisto, iniciatinto de Lingva Festivalo.
Karaj amikoj, ĉu vi scias kio estas fulma kurso kaj kial oni tiel nomumis ĝin? Kio estas la plej simpla difino pri Lingva Festivalo? En la komenco, kial Dennis volas starigi tian Lingvan Festivalon? Kie oni povas starigi ĝin? Jen Dennis diras, "Ni ne bezonas profesiajn instruistojn". Do, kia homo kapablas fariĝi instruantoj de Lingva Festivalo? En la intervjuo, Dennis detale rakontos al ni!

(la intervjuo)
Kial ĉiuj lingvoj, eĉ ĉiuj lingvaĵoj rajtas partopreni en la Lingva Festivalo? Kaj se oni interesiĝas pri Lingva Festivalo, kiamaniere oni povus starigi ĝin? Karaj aŭskultantoj, la dua parto de la intervjuo troviĝos en nia venontsemajna Leterkesto.

Se vi havas proponon aŭ sugeston pri mia programero, aŭ se vi volas prezenti vin al niaj aŭskultantoj, bonvole kontaktu min laŭ la jena adreso: eufonia@saluton.net . |