china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo de eŭropa esperantista karavano al ĉinaj urboj(foto)
(GMT+08:00) 2007-08-30 19:50:44

Ĉina Radio Internacia! Nun estas programero Esperanto en Marŝo.  Antaŭ nelonge venis al Ĉinio eŭropa turisma grupo. Ĝia vojaĝo ampleksas entute pli ol dek ĉinajn urbojn kuncele okazigi simpoziojn pri turismo kaj edukado per Esperanto. Mi invitite partoprenis en la simpozioj kaj sekvis partan vojaĝon samtempe faris intervjuon. Jen estas la raporto.

(intermezo)

Fininte la jaran instruadon de Esperanto en Ĉina Komunikada Universitato, permesita de la radio-respondeculo, mi ricevis inviton de sinjoro Liu Jianguo, vicprezidanto de Internacia Esperanta Turisma Asocio kaj ekvojaĝis kune kun la turisma grupo el Eŭropo. La vojaĝo estas unu el la seria aktivado de la 23-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo kaj la 17-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Edukado. Sinjoro Liu Jianguo esperis, ke mi faros intervjuon. Mi, raportistino de ĈRI, dungita de Ĉina Komunikada Universitato por instrui Esperanton, vicprezidanto de ĈEL, havas sufiĉe da kialoj partopreni en la simpozioj kaj raporti la okazon al niaj aŭskultantoj.

Mi aliĝis en la karavanon en Pekino meze de ĝia vojaĝo. La karavano konsistanta sinsekve el pli ol cent vojaĝantoj kaj enhavanta plurajn esprantoparolantojn, respektive el Francio, Britio, Belgio, Finnlando, Islando kaj ĉefe el Pollando, kuniĝis en Pekino el tri itineroj: unuj el ili jam vizitis ĉinan Tibeton kaj vojaĝis laŭ la vojo de la nordokcidento de Ĉinio, la aliaj ekivojaĝis de Pekino laŭvice al Jinan, Qingdao, Hefei, Nankino, Suzhou kaj Ŝanhajo. Sinjoro Andrzej Grzebowski, prezidanto de Internacia Esperanta Turisma Asocio, organizanto samtempe okupita kiel ĉicerono kaj interpretisto de la karavano, konigis pri la vojaĝo:

( 1 Andreo)

Sinjoro Liu Jianguo estas ĝenerala projektisto de la aktivado. Multjarojn li sindediĉas al la afero per Esperanto ĉefe por turismo kaj instruado, la ĉifoja agado estas plej granda en skalo dum lia kunlaborado kun Andreo. Liu Jianguo estis tiom okupita, ke mi ne povis kapti lin por mia intervjuo, mi nur sonbendigis lian sonon dum lia konigado al la turistoj pri la Baogong-Parko en la urbo Hefei .

(2 Liu Jianguo )

Antaŭ tio, oni jam vizitis ĉinan faman fontan urbon Jinan, ĵus ordiĝintan el katastrofo de abrupta ŝtormo, kaj la marbordan urbon Qingdao, kies urbanaro entuziasme preparas por la 2008-ajara Olimpika Velado. Profunde impresis la vojaĝantoj la belaj pejzaĝoj de Mil-budha Monto kaj fama lago Daminghu de Jinan, kaj la "ruĝa tegmento, verda arbo, lazura maro, blua ĉielo" de Qingdao.

La vojaĝo kulminis en la tago, kiam oni atingis Hefei, ĉefurbon de la provinco Anhui, kie sidas la oficejo de Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo kun sinjoro Liu Jianguo kiel direktoro. La urbo sinbanis en plej ardiga sunbrilo. Oni ŝercis, ke la vetero fajrvarme bonvenigas la gastojn por 23-a simpozio pri esperanta turismo kaj la 17-a simpozio pri esperanta edukado. Malgraŭ la varmega vetero, partoprenis en la simpozioj, krom gastoj el Eŭropo, oficistoj de la urba turisma agentejo kaj esperantistoj okupitaj pri instruado kaj edukado el diversaj lokoj de Ĉinio.

(3 dialogo inter raportistino kaj Andreo)

La aktivado sendube estas sukcesa. Andreo multe dankis sinjoron Liu Jianguo pro lia efika organizado. De multaj jaroj ili kunlabore esploras pri utiligado de Esperanto en kampoj turisma kaj eduka. Andreo diris ke li jam deksepfoje vizitis Ĉinion, kaj trovis ke Ĉinio estas granda merkato por lia afero. Kaj Liu Jianguo nun preparas aperigi Ĉinan Esperantan Instituton surrete.

Profitante la okazon libere agadi, mi faris intervjuon al sinjorinKomarnicka Malgorzata, kiu respondecas pri esperanta edukadokaj administras Internacian Studumon pri Turismo kaj Kulturo.

(4 sinjorino)

La supre menciita studumo estas trijara nepublika post-maturecekzamena lernejo ĉe pola urbo Bydgoszcz. La studumo kunlaboras kun la Akademio Internacia de Sciencoj San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando, permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco kaj kulturo. La lecionojn en la Studumo gvidas lekciistoj el 60 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio por gestudentoj el 90 landoj de la mondo ekde la jaro 1991 .

Vespere oni bankedis por celebri la sukcesan okazigon de la agado. Ĝojaj gastoj kantis per sia patra lingvo.

( 5 pola popola kanto)

Ankaŭ urbanoj de Hefei ĝuis belan tempon en tiu mirinda somernokto. Ili dancis kun eksterlandaj amikoj en la urba placo, tiumomente kulminis ĉies ĝojo. Plene enkorpiĝis la ĉeftemo de la ĉifoja agado: konigado al vizitantoj pri la ĉina kulturo kaj historio per vojaĝo tra Ĉinio samtempe konigado al ankoraŭ pli multaj popolanoj pri Esperanto kaj ĝia utiligo en turismo, edukado kaj multaj aliaj kampoj.

mInĝeniero de Pollando sinjoro Laski Michal, kondukante sian tutan familion al Ĉinio kaj finonte la vojaĝon en Ŝanhajo, kontenteĝuis la turisman aranĝon kun la simpozioj. Intervjuate li diris:

( 6 Michal)

Li donis deziron, ke la agado estu duflanke profitiga.

Post la simpozioj en Hefei, la turisma grupo aliris al ĉina antikva ĉefurbo Nankino, paradizeca urbo Suzhou kaj grava komerca urbo Ŝanhajo. En Ŝanhajo, la fina stacio, iuj hejmrevenis, iuj flugis al Jokohamo de Japanio por la ĉijara UK kaj kelkaj junuloj rekte al Vejtnamio por la IJK en Hanojo. Kaj, sinjoro Andreo gvidis restajn membrojn daŭrigi sian vojaĝon post Japanio al aliaj pacifikaj landoj.

(7 Andreo)

Mi ne povis tutvojaĝe sekvi la karavanon pro alia intervjua tasko. Tamen mia magneta disko jam notis la fakton, ke Esperanto ja estas utila ilo por komunikado kaj kompreniĝo inter diverslandaj popoloj, kaj vaste ĝeneraligas en diversaj kampoj. La kunlaboroj inter Liu Jianguo kaj Andreo donis bonan ekzemplon. Grave estas, ke ni devas ankoraŭ pli bone uzi Esperanton kaj per ĝi ankoraŭ pli bone servi al la homaro por ke ĝi estu vera kaj aparta estetika pejzaĝo de la civilizita mondo, restas ĉiama pensiga temo por ni, esperantouzantoj.

(intermezo)

Karaj amikoj, ĵus ni elsendis intervjuan raporton pri eŭropa turisma grupo al Ĉinio kun la simpozioj pri turismado kaj edukado esperante. Yu Jianchao raportis.

Dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040