china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Rezolucio de la 26-a KS
(GMT+08:00) 2008-01-03 16:13:32

La 26-a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, kaj Korea-respublika junularoj okazis en Iksan, Korea Respubliko, kun la temo : La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. 2 el Ĉinio, 11 el Japanio, 1 el Malajzio, 1 el Ganao, kaj 35 el Koreio kaj sume 50 el 5 landoj partoprenis en KS.

Traktinte la ĉeftemon, partoprenantoj adoptis jenan rezolucion.

1. Ni konsideru la ne-formalan strukturon de nuna Komuna Seminario, kaj ankaŭ konsideru junulojn en aliaj landoj, kiuj esprimas intereson pri KS. Estas necese ekpensi pri la sfero de nuna Komuna Seminario kaj pli oficialigi la strukturon.

2. Sur la fundamento de la diskuto, kiun partoprenantoj dividis dum la tempo diskuti, ni daŭre kunsidos por okazigi pli vast-sferan eventon, ekzemple "Azia Junulara Kongreso(AJK)", partoprenite de junuloj el ĉiuj aziaj landoj.

3. Por sistematike plenumi la taskon, estas necese plu diskuti kaj kunsidi pri establo de nova organizo, ekzemple "Azia Esperantista Junulara Organizo(AEJO)", kiu ĉefe respondecos organizi kaj okazigi sian eventon.

4. Por glata kaj pli efika komunikado, estas necese krei interretan TTT-paĝon nome de nia nova organizo, por ke niaj estraranoj bone respondecu pri la administrado.

5. Por vigligi junularan movadon, estas utile havi propran kanton kaj alian kulturaĵon de niaj organizo kaj evento. La volontula komponisto el aziaj junuloj povus krei la kanton kun konsento de niaj membroj. Ni akceptos opiniojn pri teksto de la kanto, kaj elektos la plej bonan per oftaj kontakto kaj kunsido.

2007. 12. 30.

La 26-a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj

(La artikolo estis liverita de s-ro Song Hoyoung el Korea Respobliko)

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040