china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Bona Ŝanco" de Kore
(GMT+08:00) 2008-02-25 16:37:59

Saluton, karaj amikoj. Unue bonvole aprecu kanton "Bona Ŝanco".

Ĉu la kanto plaĉas al vi, karaj amikoj? "Bona Ŝanco" estas la unua kanto de disko "Tielas Vivo" de E-bando "Kore". Ĉu vi iam aŭdis "Kore". Nun ni simple konigos al vi pri la bando.

Post pasia renkontiĝo kun Esperanto en 1997, Kris Spitzer, franco el la Luara Valo, kreis Kore. Li lernis kaj kantis la lingvon dum kelkaj jaroj por unua versio de la bando, kiu naskis unuan albumon, Kia Viv', eldonitan de Vinilkosmo en 2000. La bando koncertis en diversaj festivaloj en Tuluzo, Strasburgo kaj Angulemo.

Kris daŭrigis sian vojon sola por verki kaj poluri sian stilon antaŭ ol kuniĝi kun Francois Tijou, kromnomita "Fiks", gitaristo, kaj lia amiko David Hadjadj, mult-instrumentisto kaj aranĝisto el Parizo. El tiu nova kunlaborado, deko da titoloj estis registritaj en 2007, kio nun faras de Kore muzikan triopon en studio, kaj sesopon da muzikistoj divers-tendencaj sursceneje.

La neŭtrala lingvo, kun latin-slavaj sonorecoj, deklinaciata per tekstoj ofte aŭtobiografiaj, donas al la bando veran identecon.

Laŭ la maniero de mitaj bandoj, Kore distingiĝas per lingva, muzika, kaj voĉa originalecoj kiuj komplete forestas de la aktualaj scenejoj tre avidataj! Tio estas bedaŭrinda, ĉar Kore deziregus malkovrigi sian varietan popmuzikon tiom al la ĝenerala publiko kiom al la tutmonda esperantistaro.

Tiu ĉi nova KD, Tielas vivo, estas produktita kaj eldonita de Vinilkosmo.

Ĉi tie ni publikigas kelkajn fotojn de "Kore".

Karaj amikoj, via opinio ĉiam estas bonvena. Bonvole sendu ĝin al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com Koran dankon pro via subteno!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040