china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝo de 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto
(GMT+08:00) 2008-02-25 16:37:49

Saluton, karaj amikoj! La 7-an de decembro en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong, inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Nia redakcio speciale ekspedis s-ron Zhao Jianping, s-inon Yu Jianchao kaj fraŭlinon Chen Lina al la kongreso. Hodiaŭ ni raportos al vi inaŭguron de la kongreso. La inaŭguron prezidis s-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina E-Ligo. Antaŭ ĉio, li konigis gravajn ĉeestantojn.

Karaj amikoj, sume pli ol 300 esperantistoj ĉeestis al la inaŭguro. En la inaŭguro partoprenis ankaŭ alilandaj esperantistoj, kiaj Matti kaj Aŭgusto.

(S-ro Chen Haosu )

Karaj amikoj, ĉu vi konas la voĉon de la interpretisto? Eble jes, ĉu ne? Li estas s-ro Zhao Jianping, direktoro de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia.

Karaj amikoj, bonvole aŭskultu plu!

(Raportistoj en la kongreso)

Ankaŭ s-ro Chen Mingde, vicestro de la urbo Kantono, salutis la kongreson.

Estas s-ro Zhang Shaoji, prezidanto de Kantona E-Asocio, kiu interpretis la salutvortojn.

(Premiitoj)

En bela himno oni premiis elitajn E-organizojn kaj esperantistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn en la daŭro de la jaro 2005 ĝis la jaro 2007. Ĉi tie nia redakcio elkore gratulas tiujn premiitajn organizojn kaj personojn. En la fino de la inaŭguro, ĉiuj stariĝis kaj kantis "La Esperon".

Karaj amikoj, en la himno de la kanto "La Espero" finiĝis la inaŭguriĝo de la 7-a Ĉina E-Kongreso. Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040